Vladimir Majakovskij

rusa poeto

Vladimir Vladimiroviĉ MAJAKOVSKIJ (ruse Владимир Владимирович Маяковский; kartvele ვლადიმირ მაიაკოვსკი; naskiĝis la 19-an de julio 1893, mortis la 14-an de aprilo 1930) estis rusa poeto kaj pentristo.

Vladimir Majakovskij
Persona informo
Владимир Маяковский
Naskonomo Влади́мир Влади́мирович Маяко́вский
Naskiĝo 19-an de julio 1893 (1893-07-19)
en Bagdati, Kutaisa ujezdo,  Rusia Imperio
Morto 14-an de aprilo 1930 (1930-04-14) (36-jaraĝa)
en Moskvo, Moskva provinco,  Sovetunio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato de Arto kaj Industrio Stroganov • Altlernejo de belartoj (Rusio) • School № 91 (Moscow) vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Vladimir Majakovskij
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Lilja Brik • Tatiana Yacovleff • Elli Jones • Veronika Polonskaya • Natalya Bryukhanenko vd
Infanoj Helen Patricia Thompson vd
Profesio
Okupo poster artist • poeto • aktorodramaturgoverkisto • pentristo • ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro • teatra reĝisoro • gravuristo • filmreĝisoro • vidartisto • scenaristo vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Aktiva dum 1912–1930 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sendube la kontribuo de Majakovskij ne limiĝas nur al la kampoj de sovetia poezio. Tra la jaroj, li estis konsiderita la klara reprezentanto de sovetia poezio, sed pli larĝe li eĉ ŝanĝis la percepton de poezio en 20-a-jarcenta kulturo kiel tutaĵo. Li influis multajn el la dudeka-jarcentaj poetoj, kaj precipe la homojn de la politika maldekstro. Interalie li influis postan generacion de poetoj, kiuj eĉ estis nomataj de iliaj kontraŭuloj "malgrandaj majakovskoj".

Biografio redakti

Li naskiĝis en la kartvela vilaĝo Bagdadi, kiel filo de arbaristo. Jam en la aĝo de 14 jaroj li partoprenis manifestaciojn kontraŭ la caro. Post la subita morto de sia patro en la jaro 1906 lia familio transloĝiĝis al Moskvo. Tie li daŭrigis la lernadon en gimnazio, krome li pasie legis marksisman literaturon kaj aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusio. En 1908 li devis forlasi la gimnazion, ĉar lia patrino ne plu havis la necesan monon por pagi la instruadon. Pro politika ribelemo Vladimir Majakovskij trifoje estis arestita, kaj striktajn punojn (ekz. deportadon) li nur eskapis pro sia juneco. En la soleco de la arestejo li en 1909 verkis siajn unuajn poemojn, kiujn tamen la gardistoj konfiskis.

Reveninte el la malliberejo, Majakovskij denove partoprenis la revolucian movadon. En 1911 li komencis studi arton. Li aliĝis al la futurisma grupo Gileja kaj publikigis en decembro 1912 siajn unuajn poemojn en la futurisma almanako Poŝĉeĉina obŝĉestvennomu vkusu. En 1914 li pro sia politika aktivado estis devigita forlasi la altlernejon.

 
Avangardaj proponoj de Vladimir Majakovskij.

La liriko de Majakovskij fariĝis pli kaj pli agresema kontraŭ la politika sistemo siatempa. Liaj temoj estis amo, revolucio, religio kaj arto. Lia lingvaĵo estis la lingvaĵo de la simpla popolo, kaj per intensaj, provokaj tonoj li detruis la iluzion de la idealisma kaj romantisma poezio. Lia malfeliĉa amo al Lilja Brik, la edzino de eldonisto Osip Brik, kun kiu li kunlaboris, same kiel la revolucio kaj la milito influis lian verkadon.

De 1915 ĝis 1917 li loĝis en Petrogrado (nuntempe: Sankt-Peterburgo). Komence de la revolucio li en diversaj teatroj deklamis siajn poemojn. Reveninte al Moskvo li preparis politike agitantajn, satirajn afiŝojn por la rusa novaĵ-agentejo ROSTA. En 1919 li eldonis sian unuajn poemaron.

Lia populareco en la nova Rusio videble kreskis. Sekvis pluraj vojaĝoj ene de Sovetunio kaj eksterlanden: ekz. al Francio, Germanio kaj Usono. La influo de tiuj ĉi vojaĝoj retroviĝis en jenaj verkoj: Mojo otkritije Ameriki (= Mia malkovro de Usono, 1925). En Usono li konatiĝis kun Elly Jones. Ilia mallonga amrilato rezultigis ties filinon Patricia (nun ŝi nomiĝas d-rino Patricia J. ThompsonYelena V. Mayakovskya). Poste li enamiĝis al Tatjana Jakovleva, al kiu li dediĉis la poemon Letero al Tatjana Jakovleva (1928).

Fine de la 1920-aj jaroj Majakovskij en sia verkaro pli kaj pli kritikis la novajn evoluojn en la socio, kiel lia satira dramo Klop (= La cimo) atestas. La lastajn monatojn de lia vivo karakterizis malsano kaj seniluziiĝo politika kaj privata.

La 14-an de aprilo 1930 li pafmortigis sin. La poeto estas enterigita en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

En Esperanto aperis redakti

 
Sovetia propaganda afiŝo ilustrita de Majakovskij: Ĉu vi volas superi la malvarmon? Ĉu vi volas superi malsaton? Ĉu vi volas manĝi? Ĉu vi volas trinki? Rapide kaj aliĝis al la pioniroj ĉe la avangardo de la laboro.
 
Ilustraĵo el la verko de Majakovskij, "Как делать стихи" (Kiel krei poezion).
 
Domo (nun muzeo) kie Majakovskij loĝis kaj pereis (Lubjanka strateto, 3/6, Moskvo)
  • Per Voĉo Plena : revoluciaj poemoj. - Leipzig: Ekrelo, 1930.
  • Bone! : Poemo de l' oktobro. - Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj ; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1967
  • Jubilee / trad. de Nikolaj V. Lozgaĉev. - [La Chaux-de-Fonds]: Kooperativo de Literatura Foiro, 1988
  • Per Plena Voĉo / En: Tutmonda Sonoro. Vol. 2

Filmo redakti

Nomkonateco redakti

En 1940 la naskiĝurbo de la poeto ricevis la nomon Majakovskij, kiu ekde 1992 renomiĝas Bagdadi.

Monumento de Vladimir Majakovskij estis starigita en Moskvo en 1958 sur Placo de Majakovskij. Ĝin kreis skulptisto Aleksandr Kibalnikov kaj arkitekto Dmitrij Ĉeĉulin.

Vidu ankaŭ redakti

Nina Berberova

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legeblaj verkoj Arkivigite je 2003-12-30 per la retarkivo Wayback Machine esperante

http://www.museum.ru/majakovskiy/ Majakovskij Ŝtata Muzeo en Moskvo ruse

http://www.museum.ru/majakovskiy/Expos1e.htm Majakovskij Ŝtata Muzeo en Moskvo angle

Referencoj redakti