Vladimir Markovnikov

Vladimiro MARKOVNIKOV (ruse: Владимир Васильевич Марковников) (1837-1904) estis rusa kemiisto, studis ekonomion en la Universitato de Kazano, estis asistanto[1] (1860) de Aleksandro Butlerov (1828-1886), kaj lernanto de Emil Erlenmeyer (1825-1909)[2] en la Universitato de Hajdelbergo kaj de Hermann Kolbe (1818-1884)[3] en la Universitato de Lepsiko. En 1869, li sukcedis al Butlerov kiel profesoro en la Universitato de Kazano. En 1871, li estis nomumita profesoro en la Ŝtata Universitato de Odeso kaj post du jaroj li ekinstruis en la Universitato de Moskvo, kie li restis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo.

Vladimir Markovnikov
Persona informo
Naskiĝo 22-a de decembro1837
en Knjaginino, Rusia imperio
Morto 11-a de februaro 1904
en Sankta Petersburgo, Rusia imperio
Tombo Vagankovo-tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Sankta Petersburgo
Ŝtata Universitato de Odeso
Universitato de Moskvo
Profesio
Okupo kemiistokaŝpafisto • spiono vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Aleksandr Butlerov vd
Verkado
Verkoj Regulo de Markovnikov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝtata Universitato de Moskvo, en 1798

Ĉiuj liaj verkoj estis pubikigitaj en la rusa. En siaj lastaj jaroj li esploris la aliciklajn kombinaĵojn[4] kaj kontribuis por elmontri la ekziston de komponaĵoj kun ringoj je 4, 5 kaj 7 atomoj dum en tiu epoko oni kredis ke nur la 6-atomaj ciklaj komponaĵoj estis stabilaj. Interalie, li sin donis al intelekta formado de sennombraj junaj kemiistoj, nome, Nikolao Demjanov (1861-1938), Aleksejo Ĉiĉibabino (1871-1945) kaj Nikolao Kiŝnero (1867-1935).

Markovnikov estas ĉefe konata pro ties Regulo de Markovnikov, kreita en 1869, kiu klarigas la aldonajn reakciojn de la halogenidoj al alkenoj. Li same montris ke la buterata kaj izobuterata acidoj havas la saman kemian formulon, tamen, malsimilajn strukturojn. Do ili estas izomeroj.

Selektita verko redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti