Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko

Vladimir Ivanoviĉ NEMIROVIĈ-DANĈENKO (ruse Владимир Иванович Немирович-Данченко; naskiĝis la 11-an[jul.]/ 23-an de decembro 1858[greg.], mortis la 25-an de aprilo 1943 en Moskvo) estis rusa teatra reĝisoro, verkisto, pedagogo, dramaturgo, produktoro kaj teatra organizanto, kiu fondis la Moskvan Artan Teatron kun sia kolego, Konstantin Stanislavski, en 1898.

Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1858 (1858-12-11)
en Ozurgeti
Morto 25-an de aprilo 1943 (1943-04-25) (84-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato vd
Familio
Patro Q109746950 vd
Gefratoj Vasily Nemirovich-Danchenko • Varvara Nemirovich-Danchenko vd
Edz(in)o Q116752649 vd
Profesio
Okupo dramaturgo • reĝisoro • theatre critic • scenaristo • opera director • instruisto de teatro • aktorodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vladimir Ivanoviĉ Nemiroviĉ-Danĉenko naskiĝis en miksa ukrain-armena familio en Ozurgeti (Kartvelio) ĉe Poti. Lia patro estis oficiro de la Rusia Armeo, kaj lia patrino, Aleksandra Jagubjan (1829–1914), estis armena. Li estis edukita ĉe la Alta Lernejo de Tbiliso kaj poste ĉe la Moskva Ŝtata Universitato (fizka-matematika kaj jura departementoj 1876–1879). En 1879 li lasis la Universitato por la teatro, starte kiel teatra kritikisto, kaj en 1881 oni publikigis sian unuan teatraĵon "Hundo-rozo", kiu estis surscenejigita post unu jaro fare de la Malij-Teatro.

Li estis instruisto de Moskvin, Olga Knipper kaj Meyerhold.[1] En 1919 li establis la Muzikan Teatron de la Moskva Arta Teatro, kiu estis reformita en la Muzika Teatro Nemiroviĉ-Danĉenko en 1926.[1] En 1943 Nemiroviĉ-Danĉenko establis la Lernejon de la Moskva Arta Teatro, kiu estas ankoraŭ funkcianta.

Heredo redakti

Nemiroviĉ-Danĉenko malfermis en teatro veran sencon de la verkoj de Ĉeĥov kaj Gorki, kaj de la prozo de Dostojevski kaj Tolstoi. Oni diris ke "Se Stanislavski estis la animo de la Arta Teatro, tiam Nemiroviĉ estis ties koro".

Nemiroviĉ-Danĉenko kreis stilon por "aktoradi" kaj "reĝisori" en la Moskva Arta Teatro, por "aktorensembloj" kaj "atmosfero". Pro tio la Moskva Arta Teatro estis amplekse konsiderata la plej bonkvalita teatro de la mondo tiame. Sed Nemirovich ne verkis pri sia "sistemo" aktoradi kaj nun oni konas nur la "sistemon de Stanislavski" (aŭ "Stanislavska metodo"). Li estis unu el la unua ricevantoj de la titolo Popola artisto de Sovetunio en 1936. Poste, li ricevis la premion Sovetŝtata Premio (1942, 1943), la Ordenon de Lenin, kaj la Ordenon de la Ruĝa Bendo de Laboro]].

Produktaĵoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti