Vladislav AĈALOV, ruse: Владислав Алексеевич Ачалов (naskiĝis la 13-an de novembro 1945 en Atamaŝ (Tatarstano), mortis la 23-an de junio 2011 en Moskvo) estis sovetia kaj rusa oficiro de la kirasita kaj aer-alteriĝa armeoj, en la jaroj 1989-90 komandanto de Mararmeo.

Vladislav Aĉalov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1945 (1945-11-13)
en Arsky District
Morto 23-an de junio 2011 (2011-06-23) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo malsano
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Militista Akademio de Kirasaj Fortoj
Subskribo Vladislav Aĉalov
Okupo
Okupo militisto
vdr

Biografio redakti

En 1966 finis Kazanan Tankan Altlernejon de Ruĝa Armeo. Soldatservon komencis kiel gvidanto de tanka plotono, poste gvidis roton de pezaj tankoj. En 1973, post fino de la Militista Akademio de Militaj Fortoj, estis nomumita anstataŭanto de komandanto, kaj en 1974 komandanto de artileria regimento en la 44-a Aer-Alteriĝa Divizio. De 1975 ĝis 1977 estis komandanto de la regimento de gvardio de aer-alteriĝa armeo, poste ĝis 1978 anstataŭanto de komandanto de la 98-a Aer-Alteriĝa Divizio de la Gvardio kaj ĝis 1982 komandanto de la 7-a Aer-Alteriĝa Divizio.

En 1981, kadre de planata tiam fare de konservativaj sovetiaj regopovoj la okupado de Pollando, estis alteriĝonta en Varsovio kiel komandanto de kantonmenta en Kovno la 7-a Aer-Alteriĝa Divizio. Februare 1981 alvenis Varsovion por esplora patrolo, kaj septembre lia taĉmento partoprenis militekzercojn "Oriento-81", dum kiu oni ekzercis i.a. amasan alteriĝon al malfronto de malamiko.

Vidu ankaŭ redakti