Vlasta BURIAN (propranome Josef Vlastimil BURIAN, naskiĝinta la 9-an de aprilo 1891 Liberec – mortinta la 31-an de januaro 1962 Prago), en Ĉeĥoslovakio konata kiel Reĝo de komikuloj, estis ĉeĥa teatra aktoro, teatra reĝisoro, kantisto, teatra direktoro, sportisto, entreprenisto, filma aktoro, filma reĝisoro, verkisto kaj imitisto, kiu danke al sia nekatenita elementeco kaj bezono esti ĉiam la unua ellaboris sin inter verajn stelojn de la ĉeĥa filmo kaj ĉeĥa teatro. Li estis unu el la plej popularaj aktoroj dum la unua respubliko, sed post la dua mondmilito li estis maljuste akuzita kiel perfidulo de la nacio. Eĉ spite al tio lia ŝatateco daŭras ĝis hodiaŭ, pri kio atestas venko en anketo pri "Reĝo de komikuloj" kaj oftaj televidaj ripetadoj de liaj filmoj.

Vlasta Burian
Persona informo
Vlasta Burian
Naskiĝo 9-a de aprilo 1891
en Liberec, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 31-a de januaro 1962
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Memorigilo Vlasta Burian
Familio
Edz(in)o Nina Červenková-Burianová
Infanoj Emílie Burianová-Kristlová vd
Profesio
Okupo futbalisto • verkisto • reĝisoro • dramaturgoĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroaktorokantisto vd
Aktiva dum 1923 - 1956
Aktorado
Fama rolo komikulaj roloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La vivo redakti

 
Junaĝa

Vlasta Burian naskiĝis al libereca tajloristo, patrioto kaj amatora aktoro Antonín Burian kaj al lia, je kvin jaroj pli aĝa, edzino Marie Burianová, kiu havis el antaŭa geedzeco filinon Žofie Picková. En Liberec li travivis la unuaj dek jaroj de sia vivo. La 5-an de majo 1901 lia familio transloĝiĝis ĝis Prago ĝis Žižkov, ĉar lia patriota patro ne havis en Liberec, kie plimulto da loĝantoj estis germanoj, tro da okazoj al patriotaj aktivecoj. En Prago la patro de Burian estis oficisto elprenanta nutraĵimpostojn kaj li gvidadis la malgrandan Vlasĉjon regule en Nacian Teatron je operoj. En Prago Vlastimil pli poste ellernis kiel komerca asistanto en komerca lernejo. Kiel filo de tajloristo li ekde la junaĝo renkontiĝis kun homoj, kiuj interesiĝis pri teatro kaj li havis eblecon aŭdadi okazintaĵojn el tiu ĉi medio. Li mem kiel infano kantis sur ĥorejo kaj li ŝatis operon. La juna Vlasta Burian ankaŭ tre ŝatis sporton. Li eminentis precipe en futbalo, li estis golulo. Li futballudis je AFK Union Žižkov, pli poste je FK Viktoria Žižkov. Sed la plej konata estas lia kariero en AC Sparta Praha. Li dediĉis sin ankaŭ al biciklado kaj profesie li ludis tenison. Li regule partoprenis konkursojn kaj turnirojn, kiujn li ofte gajnis (ekzistas malgranda parto de liaj ĝis nun konservitaj trofeoj, kiuj okupas unu grandan vitrinon). Sed pase de la tempo plimulto de sportaj aktivecoj cedis al teatro. Li de komence validigis sian amuzigistan talenton plejparte en vesperetoj de siaj geamikoj. Sed lia talento iom post iom malfermis lian vojon ankaŭ al publika prezentado (kiun lia patro unue defendis al li, sed vidante la filon dum unu prezentiĝo en drinkejo, li venis al konkludo, ke li estas eminenta komikulo kaj jam li ne defendis al li en lia artista agado).

Liaj teatraj komencoj en kabaredoj redakti

Burian unue komencis prezentiĝi en apudaj roloj de grandaj teatroj - Teatro Na Vinohradech kaj en Teatro de Švanda, sed laŭ rekomendo de Karel Hašler, kiu rimarkis lian personecon, li komencis agadi en diversaj kabaredoj (Rokoko, Červená sedma, Bum, Revoluční scéna, U Deutschů, Montmartr), en kiuj la poste jam antaŭ la milito fariĝis ŝatanto de loka publiko. Li regule konkursis sur la scenejo kontraŭ same populara aktoro Ferenc Futurista. Kiam eksplodis la unua mondmilito, li klopodis eviti ĝin, militfuĝinte li migris kun amiko kaj pianisto Dalibor Pták, kiu poste akompanis lin tra la ĉeĥaj vilaĝoj en liaj kabaredaj prezentiĝoj sur piano. Sed li estis kaptita kaj malliberigita. Post amnestio li pasigis finon de la milito en armea kapelo kaj denove li porokaze prezentiĝis en la pragaj kabaredoj. Post la milito li transprenis komikajn rolojn en kelkaj seriozaj teatroj (Nacia Teatro, Teatro Na Vinohradech kaj pluaj...) Sed plej ofte li rolis senĉese en la kabaredoj.

En sia teatro redakti

Mejloŝtonoj en la vivo de Vlasta Burian
9-a de aprilo 1891 Li estas naskiĝinta en Liberec al tajloristo, patrioto kaj amatora aktoro Antonín Burian.
5-a de majo 1901 Lia familio transloĝiĝis en Pragon ĝis Žižkov pro la germana premo.
ĉirkaŭ 1909 La unua prezentiĝo antaŭ spektantoj en unu futbalklubo, kiu havis grandan sukceson.
8-a de aprilo 1912 El rilato kun dancistino Marie Pírková naskiĝis lia unusola filino Emílie Burianová-Kristlová.
1919 Geedziĝo kun Nina Červenková-Burianová.
1923 La unua filmo Tu ten kámen aneb Kterak láskou možno v mžiku vzplanout třeba k nebožtíku.
1-a de septembro 1925 Fondo de lia propra teatro - Divadlo Vlasty Buriana en teatreto Adrie.
1930 La unua rolo en sonfilmo (C. a k. polní maršálek) kaj la unua granda sukceso.
1933 La unua (kaj la unusola) serioza rolo en filmo - falsa revizoro Ĥlestakov (La Revizoro) kaj rotestro Kilián (U snědeného krámu), por kiu li akiris Blankan rubandon.
1942 Li akiris Ŝtatan prezon.
1-a de septembro 1944 Fermo de ĉiuj teatroj fare de germanoj, tio evitas eĉ ne al la teatro de Vlasta Burian.
19451950 Kondamno pro kunlaborado kun germanoj, la aktora malpermeso de agado kaj naciigo de lia teatro.
1950 Nuligo de la aktora malpermeso de agado kaj okupo kiel aktoro en Teatro Karlín.
1951 La unua postmilita rolo en filmo (Slepice a kostelník).
1953-1962 Fino de la rolado en Karlín kaj prezentado en ekskursaj estradoj.
1956 Lasta rolo en filmo (Zaostřit, prosím!).
31-a de januaro 1962 Li mortas en Prago pro pulma embolio.
1994 Juĝeja rehabilito.
8-a de februaro 2002 Transpreno de liaj korprestaĵoj kaj la korprestaĵoj de lia edzino el vinohrada tombejo al Vyšehrad.

Sed li ne havis tempon por atingi kelke da prezentiĝoj ĉiutage en diversaj lokoj, tial teatraj direktoroj interkonsentis, ke neniu jam ne plu okupos lin. Poste, kiam li jam fariĝis pli fama, li fondis propran teatron - Teatro de Vlasta Burian (TVB) (hodiaŭ Teatro Komedio), kiu havis la unua prezentiĝon la 1-an de septembro 1925 en Adria. Ekde la 17-a de aŭgusto 1928 TVB transloĝiĝis en Teatron de Švanda en Smíchov (en Adria komencis agadi La liberigita teatro V + W). Kaj la 19-an de decembro 1930 TVB transiris en nove konstruita palaco de Karbomineja kaj metalurgia kompanio en Lazarská-strato. Ĉi tie TVB estis ĝis majo de 1945 (ĝi ne ludis en ĝi jam ekde la 1-a de septembro 1944, kiam Joseph Goebbels lasis fermi ĉiujn teatroj en Tria regno, kiam ĝi estis naciigita kaj alinomita je Teatro de kolektiva kreado. Burian en la palaco de Karbomineja kaj metalurgia kompanio konstruis ne nur prosperantan teatron, sed ankaŭ metilaborejojn, fojeron, atelieron, modan salonon kaj eĉ propran kinejon nomita Vlasta (ankaŭ Cinema, en la kinejo estis projekciitaj pli malnovaj kaj pli novaj filmoj de Burian, poste ankaŭ mutaj kaj songroteskaĵoj, desegnitaj filmoj ks.). En lia teatro rolis multe da brilaj aktoroj (ekz. Jaroslav Marvan, Čeněk Šlégl kaj pluaj).

En filmo redakti

Vlasta Burian ankaŭ filmis filmojn, en la jaroj 1923 - 1956 li partoprenis en 4 mutaj kaj 36 sonfilmoj, plimulte tio estis komedioj. Unue li filmis filmojn kun reĝisoro Karel Lamač: C. a k. polní maršálek, To neznáte Hadimršku, Lelíček ve službách Sherlocka Holmese, Ducháček to zařídí, U pokladny stál.... .... Kiam Lamač elmigris antaŭ minacanta nazia danĝero, lia "kortega" reĝisoro fariĝis Martin Frič: Anton Špelec, ostrostřelec, Tři vejce do skla, Katakomby, ... Li filmis ankaŭ kun aliaj antaŭaj ĉeĥaj reĝisoroj: kun Miroslav Cikán (Hrdinný kapitán Korkorán, ...), kun Vladimír Slavínský (Zlaté dno, ...), kun Jan Sviták (Přednosta stanice). Aŭ komune kun Čeněk Šlégl kaj Ladislav Brom li reĝisoris komedion Ulice zpívá. Inter la filmoj, en kiuj li plejparte havadis prefere nepretendemajn komediajn rolojn, superas filmoj U snědeného krámu (laŭ romano de Ignát Herrmann), Revizor (laŭ N. V. Gogol), en kiuj li sukcese validiĝis kiel karaktera aktoro. Al siaj kvin filmoj li filmis germanajn versiojn, kiuj estis kun sukceso projekciataj en germane parolantaj landoj, unu lia filmo estiĝis en ĉeĥa-pola kunprodukto (Dvanáct křesel). Por filmo U snědeného krámu li ricevis de Ĉeĥa filma raportisto Blankan rubandon kaj en la jaro 1942 li akiris por sia aktorado Ŝtatan prezon. En filmaj atelieroj li estis en sia elemento, li ne agnoskis la aŭtoritaton de reĝisoro, li mem diris post ĉiu filmero "stop" kaj libervole li improvizis. Unusola, kiu kapablis iom "malsovaĝigi" lin, estis lia amiko kaj reĝisoro Frič. Interesa estas ankaŭ tio, ke li ricevis por ĉiu rolo honorarion superanta cent mil kronojn, dum grandaj filmaj virinaj steloj (Lída Baarová, Adina Mandlová, Nataša GollováVěra Ferbasová) ricevadis por rolo sole dek mil.

Kelkaj filmoj de Burian rekte eliradis el liaj teatraj prezentiĝoj. Multaj filmoj estis fare de kritikistoj riproĉataj, ke temas pri filmoj de unu viro, kie la ceteraj aktoroj estas sole ombroj, kiuj ne povas konkurenci kontraŭ Burian (ekz. Ducháček to zařídí).

Karakteraro de la aktorado de Burian (ne nur de la teatra) redakti

La aktorado de Burian estis fondita je improvizado, nigra kaj afabla humoro kaj satiro. Li kapablis formigi la plej diversajn rolojn de ĉiuj eblaj okupoj kaj karakteroj. Burian estis eminenta komikulo, popola pro sia artista kaj homa menso, pro sia senpera, spontane nekomplika humoro kaj eksterordinara donaco tuj ekparodi ĉion patetikan, noblan, nobelaran kaj snobecan. Lia rigardo al la mondo estis proksima al pleba rigardo de la plej vastaj popolaj tavoloj. La dancaj, akrobatistaj, klaŭnaj movkapabloj de Burian kaj per dura trejnado akiritaj kapabloj kaj lia nekutima voĉspano kreis bazon de liaj klaŭnaj programeroj. Lia viva, dinamika preskaŭ nekatenita aktorado limas kun senĉesa improvizado. Burian komprenis la aktoran staturon kiel muntadon de ŝanĝoj, etudoj kaj programeroj. Li ne respektis tekston donita de aŭtoro kaj per sia improviza arto li kreis sur scenejo ĉiuvespere la verkon tute novan, neripeteblan kaj li senĉese surprizigis eĉ siajn kolegojn. Li mirigis la socion ankaŭ per sia imita kapablo, li kapablis imiti birdojn, bestojn, muzikajn instrumentojn, gramofonon eĉ ankaŭ ventolilon. Jaroslav Marvan foje estis rememoranta, ke li kapablis imiti bestojn kaj sonojn tiel, ke povus envii al li eĉ "onklo Jedlička".

La populareco redakti

Burian estis tre populara, lia vizaĝo kaj la nomo estis ofte eluzataj per reklamo. Komercistoj nomigis laŭ lia nomo eĉ bombonojn sub la nomo "Burianky" kaj ankaŭ nove kultivita rozo - "Rozo de Vlasta Burian" portis laŭ li la nomon. Kien ajn li alveturis, li vekis furoron - li estis ŝatata kaj fama. Li ŝatis rapidajn aŭtojn, armeon kaj uniformojn. Li mem poste ankaŭ portis la uniformojn en publiko. Li estis ankaŭ ano de Ĉeĥoslovaka armeo. Li eĉ dum la unua respubliko akiris por si per "ĉirkaŭkurado en oficejoj" kaj validigis rangon de ĉefleŭtenanto kaj laŭ rememoroj de memorigantoj li ankaŭ pripensis pri kandidaturo je prezidento. En la tempo de sia gloro li havis luigita kasteleton, kien li vojaĝis semajnfine por ĉasi. Sed li mem loĝis en apuda domo de administranto. Li havis proksime de Prago bienon, kie li bredis bovinojn. Ĉiun li havis nomita laŭ staturoj el famaj operoj (Carmen, Libuše, Mařenka,...). La nomoj estis skribitaj sur tabuloj, kiujn la bovinoj havis alligitaj super la kapo. Li ĝoje fanfaronis en la publiko pro sia riĉeco, kio kaŭzis grandan envion, kiu estis unu el kaŭzoj de lia postmilita falo.

En la privateco redakti

 
Familia arbo de Vlasta Burian

El la rilato kun dancistino Anna Emílie Pírková li havis dum senedzeco filinon Emilka Burianová (*la 8-an de aprilo 1912). En 1919 li edziĝis kun Nina Červenková - Burianová. Ŝi estis lia plej granda apogo en liaj plej malpezaj tempoj, ŝi tre amis lin kaj ŝi estis lia plej granda admirantino. Ŝi devis esti en ĉiu prezentiĝo de Burian, kiam ŝi estis malfruiĝinta, Vlasta lasis haltigi la spektaklon, ĝis kiam Nina ne estis en sia loĝio. Aŭ se Nina estis malsana, Burian lasis konduki mikrofonon al la scenejo kaj Nina poste aŭskultis lian faron per telefono. En la jaro 1944 naskiĝis al la filino de Burian filo Vlastimil Kristl.

La socio konis Burianon kiel amuzigan kompaniulon, sed en la privateco li estis melankolia, kaprica kaj li havis depresojn - li suferis pro maniodepresivaj statoj. Ankaŭ pro tio li ofte fermis sin en sia vilao en Dejvice, kiun li havis elegante kaj lukse ekipita. Li ĉiutage sportis, tial li havis en sia vilao grandan gimnastikejon kaj apud la vilao konstruita basenon kaj tenisejon. Ĉiam matene li biciklis kaj aranĝis grandajn amikajn tenismatĉojn eĉ ekster Prago. Li estis ankaŭ granda mecenato de sportistoj, kaj de profesiaj (li sponsoris ankaŭ nacian biciklistan teamon), kaj la amatoraj. Hodiaŭ jam preskaŭ nekonata estas rememoro de unu memorigantino, kiu vidis Burianon, kiel li estas ĵetanta al senlaboraj laboristoj, ludantaj futbalon kun malnova disŝirita pilko, novan pilkon, por ke ili povu pli bone sporti.

Rompo kaj dumtempa intermito de lia kariero redakti

En la jaro 1944 okazis en lia vivo kaj en la populareco abrupta rompo. Unue germanoj fermis lian teatron, post la milito li estis arestita fare de ĉeĥoj (kaj lia teatro estis naciigita). Unue li estis malliberigita en komunan ĉelon kun SS-anoj kaj krimuloj, kie li estis tre malhumiligata. Poste li estis pro interveno de Jan Masaryk liberigita, enketata en la libereco, fine juĝejo liberigis lin. Post negativa reeĥo en presaro kaj je interveno de politikistoj (kiuj volis pro ekzemplo puni lin) li estis denove malliberigita kaj surbaze de ekkonstruitaj kulpigoj kondamnita pro kunlaborado kun germanaj okupantoj por kelke da monatoj al peza prizono kaj punmono de duonmiliono da kronoj. Kiel la bazo de lia kondamno estis la jenaj punktoj:

1. En radiodisaŭdiga skeĉo Hvězdy nad Baltimorem (Steloj super Baltimoro) li ridigis la ekzilan registaron en Londono, konkrete Jan Masaryk-on. Pledo: Al tio li estis devigita fare de nazioj. Kaj atestantoj, kiuj aŭdis la skeĉon en radio, miris, ke Burian ne estis fare de germanoj akuzita pro sabotado, ĉar onidire ili ne aŭdis pli teruran faron... Kaj li evitis al pluaj prezentiĝoj per ŝajnigado de diversaj malsanoj.

2. Onidire li gastis en sia vilao la germanajn okupantojn inkluzive de K. H. Frank. Pledo: Fakte estis ĉe Burian en la vilao germanoj sole unufoje kaj nome, kiam laŭ denunco de la najbaroj ili serĉis onidire enfositajn armilojn. Kaj kun K. H. Frank Burian vidis sin sole unufoje kaj nome en restoracio.

3. Ankaŭ, ke li subaĉetis magistratajn oficistojn, por ke li akiru urban parcelon por disvastigi tenisejon kaj kiam dum Protektorato Bohemio kaj Moravio benzino estis je aldono, li akiris ĝin per nehonesta maniero, eĉ tio, ke kiel unu el malmultaj povis entute veturi per aŭtomobilo. Pledo: Li veturis per aŭtomobilo al pretenditaj kontraktoj kun Lucernafilm kaj ne pro permeso de la germanoj.

4. Per eluzo de la germana favoro li povis prezentiĝi en Nacia Teatro kiel principalo en Prodaná nevěsta de Bedřich Smetana. Pledo: La peton, por ke li povu gastige prezentiĝi, Burian donis mem, por ke li demonstru sian sinceran ĉeĥecon kaj la gvidantaro afable, sen premo pozitive plenumis ĝin. Ĉe la juĝejo li ankaŭ pledis sin, ke li intence ne akceptis rolojn en germanaj filmoj en la tempo de okupacio.

5. Li salutis per nazia saluto (per levita dekstra mano). Pledo: Ĉi tie Burian diris, ke li ne salutis tiel kaj se entute li salutis sur scenejo per la levita dekstra mano, ke tio estis la kunpremita mano aŭ ke li akompanis tiu ĉi faron per vortoj: "Tiel alte saltas mia hundo, kiam mi venos hejmen.", kio havis grandan reeĥon ĉe spektantoj akompanata de pafadoj de rido. Laŭ rememorantoj li eĉ prezentiĝis dum la okupacio kun vipo kaj sur ĝi estis alligita bloka majusklo C. Kiam oni poste demandis lin, kion signifas tio, li do respondis: "Tio estas vipo sur ĝi co." (Noto de la tradukinto: Ĉi tie aperas ĉeĥa ludo kun vortoj - laŭvorte li respondis: To je bič na něm cé. Tio signifas la jenon - Tio estas vipo sur ĝi Co (na něm cé) - na něm cé iu povas kompreni je germanoj, kio estas ĉeĥe na němce.) Pro kio dum Protektorato Bohemio kaj Moravio povis minaci puno de malliberigo aŭ eĉ mortpuno... (laŭ libro Vlasta Burian survoje al la 21-a jarcento, en kiu aŭtoro Ondřej Suchý prilaboris kulpigon kaj la sekvan pledon de Burian laŭ laŭtempaj materialoj).

Kiam li estis liberigita, li jam ne plu povis renovigi la teatron, fakte estis konfiskita lia tuta posedaĵo (ankaŭ la vilao) kaj dum sekvantaj kvin jaroj li ne rajtis prezentiĝi. En lia vilao estis establita infanĝardeno. Oni tradicias, ke kiam Burian iris viziti la infanojn, kiuj restadis en lia eksa vilao, li neniam venis sen donacoj. De komence li devis labori per dura permana laboro, li estis pesigisto en nordbohemia karbominejo, poste kiel mesaĝisto li laboris en montarkabanoj, kien li veturis per aŭtomobilo por refreŝigontoj kaj en kuirejo li poste purigis terpomojn. Ĉi tie li jam komenci kontraŭleĝe prezentiĝi.

La malĝoja reveno kaj fino redakti

Burian dum tiuj ĉi kvin jaroj, kiam li ne darfis roli, ŝanĝiĝis: li estis pli modesta, el la sportisto kun bonega korpa kondicio fariĝis maljunulo - li maljuniĝis tiel je dek jaroj, la malliberigado kaj persekutado subfosis lian sanon. Nur en la jaro 1950 lia aktora malpermeso estis nuligita. Post prova prezentiĝo en Urba teatro en Kladno Burian komencis roli en teatro en Karlín (laŭ rekomendo de Jiří Frejka kaj Jan Werich). Ekde sia elĵeto en la jaro 1953 li komencis prezentiĝi en diversaj estradoj, kiuj tute neniigis lian sanon - li havis problemojn kun vejnoj kaj tre ŝveliĝis liaj kruroj, tial li ne povis iradi kaj li devis dum la prezentiĝoj sidi, sed malgraŭ tio li amuziĝis. Lia humoro kaj komiko estis ankoraŭ senĉese je bona nivelo, sed ili jam perdis la esencan parton de tiu eksplodemo kaj personeco, kiuj antaŭe donis al ili la mondan nivelon, kion ne hezitis eĉ Burian mem agnoski. Konata estas lia trista noto destinita al ŝatanto, kiu volis, ke Burian subskribu sin sur la fotografion kiel Vlasta Burian, Reĝo de komikuloj: "Ĉu reĝo? Nenia reĝo! Nun jam sole reĝeto..." Tiam estis ankaŭ permesite al li filmi filmojn; la unua rolo estis preĝejestro Kodýtek en filmo Slepice a kostelník. Poste venis tri roloj, en kiuj li ankoraŭ diversloke alproksimiĝis al siaj antaŭaj faroj: poŝtestro Plíšek en komedio Nejlepší člověk, konsilanto Atakdále en fabelo Byl jednou jeden král (per sia voĉo li partoprenis ankoraŭ komune kun Jan Werich en animea filmo Dva mrazíci) kaj Sylvestr Čáp en komedio Muž v povětří. Lasta rolo estis kontisto Dušek en satira filmo Zaostřit, prosím!. Por ke li vivtenu sin, li devis prezentiĝi en estradoj, eĉ kiam li estis malsana. Lastan prezentiĝon de sia vivo li rolis kun malpeza pulma inflamo. Fine li mortis pro pulma embolio, hejme, en proksimeco de sia fidela kunulino Nina Burianová. Nina poste mortis je naŭ semajnoj pli poste, laŭ memorantoj sur tombo de la edzo. Vlasta Burian estis sepultita en tombejo en Vyšehrady en Prago.

"Renesanco" de Burian kaj rehabilito post la jaroj redakti

Jam unu jaro post la morto de Burian estis filmita tondodokumento Král komiků – VLASTA BURIAN (pri Burian estis filmitaj sume kvar tondodokumentoj) kaj komencis reeldonado de liaj gramofondiskoj. En la jaro 1994 li estis rehabilita post tio, kiam teatra historiisto Vladimír Just realigis denovan traktadon de lia kazo. La 8-an de novembro 1998 estis en lia vilao en Dejvice senvualigita memortabulo, ĉe Teatro Komedio (antaŭe Teatro de Vlasta Burian) nomita post li pasejo kaj en fojero senvualigita busto (la 25-an de novembro 1998). En la jaro 2000 estis senvualigita memortabulo en stadiono de la praga AC Sparta, kie Burian kelke da jaroj profesie kaptis en golejo. Kaj en oktobro de 2000 estis en Vaksa muzeo senvualigita lia vaksa figuro vestita en C. a k. polní maršálek. Ekde tiu ĉi jaro ankaŭ regule okazas Ĉevalvetkuro de Vlasta Burian. La 8-an de februaro 2002 la korprestaĵoj de vlasta Burian kaj de lia edzino Nina transportitaj en la tombejo en Vyšehrady en novan tombon en Vyšehrady. En la publika opinio de Ĉeĥa televido je "Reĝo de komikuloj" li lokiĝis sur la 1-a posteno (la 2-a posteno: Vladimír Menšík, la 3-a posteno: Jiřina Bohdalová). Kaj en la publika opinio "La plej granda ĉeĥo" li lokiĝis sur la 31-a posteno. Omaĝe de li estas ĉiujare donata Prezo de Vlasta Burian, kiun oni donas al la plej bonaj goluloj de Gambrinus liga, sed ankaŭ al la plej bonaj komikuloj. Pri la populareco de Burian atestas ankaŭ la fakto, ke senĉese liaj filmoj estas ripetataj en televido kaj ankaŭ, ke ili komencas aperi en VHS kazedoj kaj DVD portiloj...

Verkaro de Vlasta Burian redakti

Vlasta Burian dum sia vivo kreis neelĉerpeblan kvanton da roloj kaj li estis aŭtoro de vico da scenarioj.

Libroj pri la vivo kaj la verkaro – Referencoj – Uzita literaturo redakti

Pli da informoj pri la vivo de Vlasta Burian eblas trovi en tiuj ĉi enciklopedioj kaj biografiaj libroj:

  • Karel ČÁSLAVSKÝ: Filmový Vlasta Burian, eldonis eldonejo Fragment en la jaro 1997 kaj 2000, ISBN 80-7200159-0 informace od nakladatele[rompita ligilo]
  • Vladimír JUST: Vlasta Burian, Praha 1986
  • Vladimír JUST: Věc: Vlasta Burian, eldonita en la jaro 1991,
  • Vladimír JUST: Vlasta Burian: Mystérium smíchu, eldonis eldonejo de AVČR en la jaro 1993 kaj 2002, ISBN 80-200-0861-6
  • Ondřej SUCHÝ: Vlasta Burian – Na cestě do 21. století, eldonis eldonejo Brána en la jaro 2004, ISBN 80-7243-218-4 informace od nakladatele Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ondřej SUCHÝ, Jaromír FARNÍK: Album Vlasty Buriana, eldonis eldonejoi Ametyst en la jaro 2004, Burian en fotografioj el la privateco kaj el lia verkaro, parto estas ankaŭ CD „Vlasta s kytkou“, ISBN 80-85837-68-4
  • Josef FRAIS a Pavel FRAIS: Vlasta Burian – Obrazový životopis, eldonis eldonejo Práh en la jaro 2001, Burian en fotografioj, precipe el sporto kaj la privateco, ISBN 80-86155-65-X
  • Antonín a Petr KRÁL: Vlasta Burian, eldonis eldonejo Orbis en la jaro 1969
  • Ivan R. ČERNÝ: Byl jednou jeden Vlasta… aneb o králi českých komiků, eldonis eldonejo Magnet en la jaro 1991, ISBN 80-85110-60-1
  • Viktor KUDĚLKA: Hvězdy nad Barrandovem, Brno 1999

Eksteraj ligiloj redakti