Vlasta Chramostová

ĉeĥa aktorino

Vlasta Chramostová (naskiĝis la 17-an de novembro 1926 en Brno, mortis la 6-an de octobro 2019 en Prago) estis elstara ĉeĥa teatro- kaj filmaktorino kaj samtempa simbolo de tio, ke parto de la ĉeĥa nacio ne repaciĝis kun sovetia okupado el la aŭgusto 1968. En la 60-aj jaroj ŝi ludis en multaj filmoj kaj en Nacia teatro en Prago, sed post la invado, kiun ŝi komdamnis, ŝi ne plu rajtis publike prezentiĝi. Post 1977, kiam ŝi fariĝis unu el la unuaj subskribintoj de Ĉarto 77, ŝiaj vivkondiĉoj ankoraŭ pli malfaciliĝis. Tamen ŝi en tiu periodo kun kuraĝo sekrete okazigadis en sia loĝejo famajn teatraĵojn por siaj geamikoj. Al la scenejo de Nacia teatro ren Prago ŝi revenis nur post 1989 kaj ŝanĝo de politika reĝimo en Ĉeĥoslovakio. Ekde tiu periodo ŝi ludis en teatroj en Brno kaj Olomouc kaj precipe en fama praga teatro "Divadlo na Vinohradech". Grandan sukceson havis ankaŭ ŝia memuarlibro, kiun ŝi aperigis en 1999.

Vlasta Chramostová
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1926 (1926-11-17)
en Brno
Morto 6-an de oktobro 2019 (2019-10-06) (92-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥio
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Subskribo Vlasta Chramostová
Familio
Edz(in)o Stanislav Milota
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

En 1998 tiama ĉeĥa prezidento Václav Havel atribuis al ŝi Triagradan Ordenon de Tomáš Garrigue Masaryk por elstaraj meritoj pri demokratio kaj homaj rajtoj. En marto 2008 Nacia teatro en Prago honorigis ŝin per prestiĝa premio de "Thalia".

Eksteraj ligiloj redakti