La voĉosako estas la flekisebla membrano de la haŭto posedita de plej masklaj ranoj. La celo de la voĉosako estas kutime esti uzata kiel amplifilo de ties pariĝada aŭ averta alvoko. La esto aŭ disvolvigo de voĉosako estas maniero eksterne determini la sekson de rano en multaj specioj.

Itala arborano (Hyla intermedia) kun pufigita voĉosako.
Tute disvastigita voĉa sako en specimeno de Litoria chloris

La voĉosako estas malferma al la buŝkavaĵo de la rano, kun du fendoj je ĉiu flanko de la lango. Por alvoki, la rano pufigas siajn pulmojn kaj fermas siajn nazon kaj buŝon. La aero estas tiele elpelita el la pulmoj, tra la laringo, kaj en la voĉosako. La vibrado de la laringo elsendas sonon, kiu resonas ene de la voĉosako. La resonanco faras ke la sono amplifiĝu kaj permesas ke la alvoko estu portata pli malproksime. La muskoloj ene de la korpomuro premas la aeron ren kaj tien inter la pulmoj kaj la voĉosako.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti