Volapuka transskribo cirila

Volapuka transskribo (ruse: кодировка "волапюк", kâdirovka "vâlapjuk") estas slanga termino por metodo latinigi la literojn de la cirila alfabeto ne laŭ ilia sono, kiel en la metodo Translit, sed laŭ ilia grafika formo.

Etimologio redakti

La nomo "volapuka transskribo" (aŭ "volapuka enkodigo") deriviĝas de la planlingvo Volapuko. Cirila teksto tiel skribita aspektas strange kaj ofte komike, kiel eble volapukaĵo. Krome la vorto "Volapük" (ruse: "Волапюк/Воляпюк" Volapjuk/Voljapjuk) sonas ridige al rusaj oreloj, do la nomo restis.

Historio redakti

Volapuka transskribo kaj Translit ekuziĝis en la unua tempo de Interreto por skribi retmesaĝojn kaj aliajn tekstojn ruslingvajn per sistemoj, kiuj ne subtenis cirilajn signarojn: aŭ la sendanto ne havis cirilan klavaron aŭ la ricevanto ne havis cirilan tiparon por vidigi la tekston. Komence la situacion pli malfaciligis la ekzisto de pluraj ne-interkongruaj kodoj por la cirila alfabeto, tiel ke sendanto kaj ricevanto eble havis malsamajn. Plia obstaklo estis la fakto, ke multaj sistemoj kaj programoj subtenis nur 7-bitajn signojn.

Iuj rusaj provizantoj de retpoŝtaj servoj eĉ akceptis la volapukan transskribon en la liston de siaj disponeblaj kodoj por retmesaĝoj al eksterlando, ekzemple en jena formo:

"MIME/BASE64, MIME/Quoted-Printable, volapuk, uuencode"[1]

Fine de la 1990-aj jaroj la enkodigaj problemoj estis preskaŭ tute solvitaj pro kreska subteno de program-produktistoj kaj ret-servaj provizantoj[1]. Tamen volapuka transskribo plu servas por sendi poŝtelefonajn mesaĝetojn, ĉar per ĝi mezume eblas meti pli da signoj en unu mesaĝeton ol per Unikodo.

Reguloj redakti

Volapuka transskribo emas anstataŭigi cirilajn literojn per latina simil-aspektaj, laŭ presa aŭ manskriba formo:

  1. Uzu la "samaspektajn" literojn "a", "e", "K", "M", "T", "o", "y". Majuskligu, se rezultas pli granda simileco (al cirila "к" pli similas majuskla "K" ol minuskla "k"; al cirila "м" pli similas majuskla "M" ol minuskla "m", kiu tre similas al manskriba "т").
  2. Uzu jenajn simil-aspektajn signojn: в → B, г → 2 (simileco en mana skribo) aŭ r, з → 3, л → J| aŭ /\ (ĉi-lasta manskribe similas), н → H, п → n, р → p, с → c, х → x, ч → 4. Tiu ĉi regulo havas variaĵojn.
  3. Uzu variajn plur-signajn reprezentaĵojn por la aliaj literoj, kun ne-evidenta transskribo; ekzistas diversaj manieroj. (Ekzemple la litero "щ" estas transskribebla laŭ pli ol 15 manieroj.) Jen kelkaj ekzemploj: ж → *, я → 91, щ → LLI_, э → -) ktp. La elekto dependas de la preferoj de la uzanto.

La uzo de ciferoj anstataŭ literoj povas aspekte similigi la rezulton al Leet.

La transskribo estas lingvo-dependa. Ekzemple la ukraina transskribo[2] havas proprajn kutimojn, kiuj diferencas de la rusa.

Tabelo redakti

  • А — A
  • Б — 6, b
  • В — B
  • Г — F, r
  • Д — D, g (minuskla)
  • Е — E
  • Ё — E, E", Ë (latina)
  • Ж — *, }I{
  • З — 3
  • И — N, u (minuskla)
  • Й — N', Ñ, u' aŭ ú (ambaŭ minusklaj)
  • К — K
  • Л — JI, /\
  • М — M
  • Н — H
  • О — O
  • П — II, n
  • Р — P
  • С — C
  • Т — T, m (minuskla)
  • У — y
  • Ф — Ø, qp
  • Х — X
  • Ц — U,
  • Ч — 4
  • Ш — W, LLI
  • Щ — "W," aŭ "W_" aŭ LLL
  • Ъ — b aŭ 'b
  • Ы — bl
  • Ь — b
  • Э — ~), € (eŭro-signo)
  • Ю — IO, I-O
  • Я — R, 91

Ekzemploj redakti

Jen diversaj manieroj transskribi la rusan vorton por "soveta unio":

  • СОВЕТСКИЙ СОЮЗ (cirila originalo)
  • COBETCKNN COIO3 (volapuka transskribo)
  • SOVETSKIY SOYUZ (angla fonetika transliterado)
  • SOVJECKI SOJUZ (esperanta fonetika transliterado)

Referencoj redakti

Frolov, A.V. and Frolov, G.V. Electronic Mail. Your Internet Companion (А.В. Фролов, Г.В. Фролов, "Электронная почта. Ваш спутник в Интернете") Русская Редакция, (2000) ISBN 5-7502-0156-2, Ĉapitro 6 (ruse)

Vidu ankaŭ redakti