Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aŭtomobilo. Por informoj pri la rusia rivero, vidu la artikolon Volgo.

Volga estas nomo de aŭtomobilo, produktita dum dekjaroj en la Sovetunio kaj poste en Rusio de granda aŭtoproduktanta uzino GAZ en Niĵnij Novgorod.

Volga (GAZ-24)

Relative grandaj kaj fidindaj, la aŭtomobiloj de serio Volga estis uzataj kiel taksioj kaj (kutime farbitaj nigre) kiel imponaj aŭtomobiloj de gravuloj (estroj de fabrikoj kaj aliaj institucioj). Estis aparte multe produktitaj aŭtomobiloj GAZ 24 (la unua aperis en 1967, la lasta en 1992).

Plej multe da Volga-aŭtoj oni produktadis en la jaroj 1990-1995 kun ekstremo de pli ol cent mil aŭtoj jare.

Ekde 2007 uzino GAZ ne plu produktos pasaĝerajn aŭtomobilojn de la serio Volga, koncentriĝante je busetoj kaj kamionoj.

Eksteraj ligiloj redakti