Volinia masakro

Volinia masakro estas amasaj krimoj (etna purigado, genocido) faritaj de ukrainaj naciistoj kontraŭ la pola minoritato de la estinta volina provinco de la Dua Pola Respubliko dum la 2-a mondmilito.

Polaj viktimoj de masakro en la vilaĝo Lipniki, murditaj nokte la 26an de marto 1943, la Volinia masakro, faris ĝin la Ukraina Ribela Armeo

Analogia genocido estis farita en Reĝlando Galicio kaj Lodomerio/Orienta Galicio fare de banditaj taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo en la unua duono de 1944.

La steleo kun ĉizitaj 400 nomoj de la viktimoj en Huta Pieniacka
La dua steleo kun ĉizitaj 400 nomoj de la viktimoj en Huta Pieniacka
La monumento de la viktimoj en Berezowica, mortigitaj fare de la Ukraina Ribela Armeo

Tiel nomata Volinia masakro komenciĝis samtage kun la Soveta invado en Pollandon, nokte de la 17-a/18-a de septembro 1939 en tiama pola Tarnopola vojevodio, kiam en ne malpli ol dekkelkaj vilaĝoj de la distriktoj Podhajce, Brzeżany kaj Buĉaĉ dum la unua atako de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj pereis 50-85 personoj, torturataj antaŭ morto. Ukrainaj faŝistoj interkonsente kun Abwehr estis realigontaj aŭguste kaj septembre 1939 en sudaj Orientaj Limregionoj armitan ribelon . Tian provon entreprenis la 10-an de setembro en regiono de Mikołajów apud Dnestro. Ili ekregis 10 vilaĝojn, enkondukante ukrainajn regopovojn. Plua agado ne okazis, ĉar post la pakto Ribbentrop-Molotov Berlino ne volis konflikton kun Sovetunio malpermesante al ukrainoj eksplodigi la ribelon.

Viktimoj de la murdoj, kies kulmino okazis somere 1943 dum la Sanga dimanĉo en Volinio, fariĝis antaŭ ĉio poloj, sed antaŭe judoj kaj ciganoj kaj poste armenoj, rusoj, ĉeĥoj, ukrainoj kaj aliaj minoritatoj. Historiistoj taksas, ke en la jaroj 1939-1945 pereis ĉirkaŭ 60 miloj de poloj en pli ol 1819 loĝlokoj.

La masakro, kies aliaj nomoj estas volinia amasbuĉado aŭ latine genocidium atrox (terura, sovaĝa, kruela genocido) estis planita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo helpataj de vilaĝaj batalgrupoj, kiuj pere de hakiloj, forkegoj kaj segiloj plej kruele torturis la polan loĝantaron, precipe virinojn, infanojn kaj maljunulojn, ĉar viroj aŭ militservis aŭ pro laŭvicaj deportadoj estis en KazaĥioSiberio. Dum tiu ĉi tago, la sanga dimanĉo, ne okazis kutimaj ortodoksaj dimanĉaj preĝadoj kaj plimulton de la viktimoj oni forbruligis en katolikaj preĝejoj.

Inspiristoj de la krimo redakti

 
Dmitrij Kljaĉkivskij - la iniciatinto kaj gvidanto de la Volinia masakro
 
Roman Ŝuĥeviĉ, Dmytro Hrytsai kaj Kateryna Meshko (uk) en Buchach, 1943; en la Volinia masakro. Roman Ŝuĥeviĉ estis la ĉefa komandanto de URA li senpere respondecas pro akcepto de la masakro de Katin kiel taktikon de URA kontraŭ poloj kaj genocida politiko de etna purigado en Orienta Malgrandpolio, kie oni murdis ne malpli ol 100 mil polojn.

Respondeculo pri la ordono partoprenigi Ukrainan Ribelan Armeon en etna purigado estas Dmitrij Kljaĉkivskij, komandanto de la areo URA-Nordo kune kun Vasil Ivaĥov kaj Ivan Litvinĉuk. Esplorenketo de la Instituto pri Nacia Memoro indikas ankoraŭ gvidantojn de OUN-B kaj URA senpere responecaj pri la krimo-decido kaj direktado de la murdoj: Dmitrij Kljaĉkivskij, Roman Ŝuĥeviĉ, Petro Olijnik, Jurij Stelmaŝĉuk kaj multaj aliaj

El kroniko de la masakro redakti

1941

1943

  • Julie 1943 ukrainaj naciistoj kun loka ukraina loĝantaro murdis en Volinio ĉirkaŭ 20 mil polojn (en ĉiu taĉmento estis ukraina policano, kiu transdonis ordonon de la germana okupanto pri celoj de la atakoj).
  • Aŭguste 1943 ukrainoj atakis 301 vilaĝojn murdante pli ol 8 mil polojn (en ĉiu taĉmento estis ukraina policano, kiu transdonis ordonon de la germana okupanto pri celoj de la atakoj)
  • 1.09. Ukrainaj naciistoj murdis en Siomaki dekkelkajn polojn
  • 16.10. Ukrainoj murdis en Peresieka 12 polojn

Memoro pri la masakro redakti

  • Pri la krimoj de genocido faritaj en la jaroj 1939–1945 en la volinia vojevodio fare de ukrainaj naciistoj disvolviĝas enketo de Instituto pri Nacia Memoro (IPN).
  • La 10-an de julio 2003 en la 60-a datreveno de la volinia masakro ĉefo de la politika partio Juro kaj Justeco, posta ĉefministro Jarosław Kaczyński diris: Tio, kio okazis antaŭ 60 jaroj en Volinio, kaj poste en aliaj partoj de Orienta Galicio – estis genocido! Tio estis genocido en la plej pura signifo de tiu ĉi vorto! Tio estis genocido en la granda skalo kaj ĉiu, kiu ne volas tion diri, kiu tion simple ne diras – kapitulacas antaŭ krimo, certigas triumfon al krimuloj. (...) Se ni ajnmaniere relativigas, malpligrandigas la pezon, ne difinas tion adekvate kiel genocido la amasan mortigadon de poloj – tiam ni kreas fundamenton por ripeto de la samspecaj eventoj!
  • La 29-an de oktobro 2007 – projekto de rezolucio pri agnosko kiel genocido masakrojn de poloj fare de ukrainoj en Volinio en la jaroj 1942–1944 estis redaktita de kvar polaj eŭrodeputitoj elektitaj de la Ligo de Polaj Familioj kaj prezentita al ĉiu delegitaro de Eŭropa Parlamento. La projekton de rezolucio oni tamen ne voĉdonis.
  • Tutpollanda Komitato pri Konstruo de la Monumento al Viktimoj de Genocido farita de OUN-URA aktivas pri la konstruo kaj ties malkovro. Tamen tio ankoraŭ ne okazis. Pli frue oni planis starigi la monumenton en Varsovio ĉe la placo Grzybowski. Kontraŭ la formo (kvin metrojn alta arbo kun flugiloj anstataŭ trunkoj kun alnajlitaj al ili kadavroj de la infanoj) protestis tiam i.a. Agnieszka Holland kaj Bronisław Geremek

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Władysław Siemaszko, Ewa Siemaszko, Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945 (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ la pola popolo de Volinio 1939-1945), Wydawnictwo "von Borowiecky", Warszawa 2000, p. 1433, ISBN 83-87689-34-3
  • Pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski, Przemilczane ludobójstwo na kresach (Prisilentita genocido en limregionoj), Małe Wydawnictwo, Kraków 2008, p. 175 + ilustraĵoj, ISBN 978-83-922939-8-9

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti