Volkmar Weiss

germana genetikisto, socihistoriisto, genealogo kaj esperantisto

Volkmar WEISS (naskiĝis la 23-an de majo 1944 en Zwickau) estas germana genetikisto, socihistoriisto kaj genealogo. Li kunfondis la Germanan Socialan Unuiĝon (DSU) kaj estis membro de la germana Kristandemokrata Unio (CDU) inter 1990 kaj 1993. Li estas esperantisto kaj membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kun sidejo en San-Marino.

Volkmar Weiss
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1944 (1944-05-23) (79-jaraĝa)
en Zwickau
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo genetikisto • politikistoarkivistoesperantistoverkisto
vdr

Weiss defendas la tezon, ke diferencoj de homa inteligenteco estas atribuendaj esence al variado de unu geno kaj al la reguloj de heredado de Mendel. Li asertas, ke sociaj kaj poligenezaj faktoroj havas nur duarangan influon. Sociaj klasoj kaj etnoj diferenciĝas, laŭ li, per diversgrade altaj mezumaj valoroj de la intelekta kvociento, kaŭzitaj laŭ lia supozo interalie de la distribuo de genvariantoj ene de tiuj grupoj. La tezoj de Weiss havas nur periferian pozicion en la scienco.

El la rezultoj de liaj esploroj pri inteligenteco li eltiras konkretajn konkludojn pri klerigpolitiko, malplimulto-politiko, migradpolitiko kaj etnopolitiko. Liaj eldiroj pri la rilato de genetiko kaj biologio al la socio elvokas plejparte malaprobon en la publika sfero, eĉ ĝis la riproĉo, ke temas pri "genetika teorio en la nacisocialisma tradicio". Weiss interrilatas politike kun ekstremdekstraj rondoj, kie li elpaŝas per fakaj kaj nefakaj eldiroj. En sia multe pridisputata verko Deutschland schafft sich ab ["Germanio abolicias sin"], Thilo Sarrazin referencas al la argumentoj de Weiss kaj uzas ilin por subteni siajn proprajn konkludojn en ĉ. 8.