Volovec, (ukraine Воловець slovake Volovec, hungare Volóc) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Volovec, kies distriktejo estas. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo. Tra Volovec kondukas grava fervoja linio de Ĉop al Lvovo.

Volovec
ukraine Воловець, slovake Volovec, ruse Воловец, hungare Volóc, pole Wołowec, germane Wolowez
municipo de urba tipo
Vido al Volovec
Oficiala nomo: Воловець
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Voloveca distrikto
Historia regiono Karpata Rutenio
Rivero Viĉa
Situo Volovec
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48° 42′ 52″ N 23° 10′ 54″ O / 48.71444 °N, 23.18167 °O / 48.71444; 23.18167 (mapo)
Areo 6,67 km² (667 ha)
Loĝantaro 5 178 (2004)
Denseco 776,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1433
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 89100
Telefona antaŭkodo +380 3136
KOATUU 2121555100
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Volovets
Retpaĝo: w1.c1.rada.gov.ua/pls/z7502/A005?rdat1=28.06.2008&rf7571=11154

Situo redakti

Volovec situas en valo, laŭ Mukaĉeve-Lviv fervojo, ĉefvojoj estas al Niĵnij Vorota, Lviv kaj Ĥust (Ukrainio).

Historio redakti

Grek-katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Jesuo konstruiĝis post la mezepoko. En 1910 loĝis 1538 da homoj, rutenoj, hungaroj kaj germanoj. Ĝis 1920 Volóc apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, kies distriktejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Volovec/Volóc. Ekde 1945 Volovec apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti

  • greko-katolika preĝejo
  • kapelo
 
Panoramo de Volovec vintre
 
Panoramo de Volovec
 
Akvofalo Ŝipot