Voltao (regiono)

unu el la dek administraj regionoj de Ganao

Voltao estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao. Ĝi kovras areon de 20.572 km², kiu laŭ grando similas al Slovenio.

Voltao
Administra regiono
regiono de Ganao [+]

LandoGanao

Koordinatoj7° N, 1° O (mapo)6.50.5Koordinatoj: 7° N, 1° O (mapo)
ĈefurboHo
- koordinatoj7° N, 1° O (mapo)6.50.5Koordinatoj: 7° N, 1° O (mapo) [+]
Areo20 570 km² (2 057 000 ha) [+]

Loĝantaro1 878 316 [+] (2009)
Denseco91,31 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoGMT [+]
ISO 3166-2GH-TV

Voltao (regiono) (Tero)
Voltao (regiono) (Tero)

Voltao (Tero)
Voltao (Tero)
DEC
Voltao
Voltao

Map
Voltao

Vikimedia Komunejo:  Volta Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Voltao limas kun Togolando oriente; kun la Atlantiko sude; kun la Norda Regiono; kaj kun Brong-Ahafo, Grand-Akrao kaj la Orienta Regiono okcidente.

En ĝi troviĝas bona parto de la lago Voltao, kiu formiĝis en 1965, post la konstruado de la akvorezervujo Akosombo. Ĝi subdividiĝas en 18 distriktojn kaj temas pri la kvina regiono laŭ etendiĝo kaj havas areon de 20.570 km². Historie la regiono estis parto de la kolonio germana Togolando de 1884 ĝis 1916, kaj sekve de la kolonio brita Togolando de 1916 ĝis 1957.