Volumenaĵo estas minerala substanco de konvena grajneco, kiu estas parto de kompozitaj materialoj kiel betono kaj asfalto.

Volumenaĵoj uzataj en konstrusektoro

El vidpunkto de volumeno kaj plejofte ankaŭ de maso, la volumenaĵoj estas la plej granda parto de la kompozita materialo. Ili garantias ian fortikan strukturon kaj estas kunligitaj per la ligento.

Gravaj volumenaĵoj estas el sablo, gruzo, ekspansiinta argilo kaj perlito.