Völundarkviða (Poemo de Völundr, ties nomo povas esti literumita kiel Völundarkvitha, Völundarkvidha, Völundarkvida, Volundarkvitha, VolundarkvidhaVolundarkvida) estas unu el mitologiaj poemoj de Poezia Edda. La termino kviða devenas el verbo kveða (aŭ kvœtha en malnova sveda kiu rilatus al signifo de "diri" kaj "kanti" samtempe.[1]

La poemo rakontas la historion de la manfaristo Völundr, konata ankaŭ kiel Volundo la forĝisto. En la poemo, li estas nomata "princo de elfoj" (vísi álfa) kaj "unu el la álfar" aŭ "estro de álfar" (álfa ljóði). Li estas menciata ankaŭ kiel unu el la tri filoj de la reĝo de la Finnoj en la poemo. Lia edzino Hervör-Alvitr, nome Valkirio, abandonas lin post naŭ jaroj, kaj li estas poste kaptita de Níðuðr, reĝeto de Närke (Svedio) deziranta lian oron. Völundr estas kripligita kaj devigita labori en insulo farante aĵojn por la reĝo. Eventuale li trovis rimedojn revenĝi kaj fuĝi. Li mortigis la filojn de Niðuðr, gravedigis lian filinon kaj elflugis ride.

Notoj redakti