Vombatformaj (vombatiformes) estas unu el tri subordoj de Diprotodontia, plej granda ordo de marsupiuloj. La subordo iam estis multe pli vaste disvastigita ol nun. Kvin el sep konataj familioj de ĝi nun estas formortintaj. Restas nur familio PhascolarctidaeFaskolarktedoj, kun nur unu travivanta specio Phascolarctos cinereus (Koalo), kaj VombatidaeVombatedoj, kun tri specioj de vombatoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vombatiformes
Troveblo de fosilioj: Meza mioceno - nun
Phascolarctos cinereus
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Subklaso: Marsupialia
Ordo: Diprotodontia
Subordo: Vombatiformes
Burnett, 1830

Phascolarctidae
Vombatidae
Ilariidae
Zygomaturidae
Diprotodontidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

El formortintaj familioj notinda estas familio Diprotodontedoj, al kiu apartenis diprotodono, verŝajna fonto por indiĝena mitologia monstro bunjipo.

La subordo Vombatiformaj je siaj proksime rilataj specioj de kompakta korpa formo kontrastas kun aliaj du subordoj de Diprotodontia: Makropodiformaj (kanguruoj, valabioj kaj kvokaoj) kaj PhalangeriformesFalangeriformaj (diversspecaj posumoj). Malsimile al ili, koaloj kaj vombatoj estas sufiĉe proksime rilataj kaj biologiistoj kredas, ke ilia komuna praulo eble vivis dum Kenozoiko.

Klasado redakti

Subordo Vombatiformaj

Referencoj redakti