Vonĝu

urbo en Sud-Koreio

Vonĝu (koree 원주시, laŭ ĉinaj literoj 原州市) estas signifa universitata urbego en Sud-Koreio.

Vonĝu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 330 854  (2015) [+]
Loĝdenso 381 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 21′ N, 127° 55′ O (mapo)37.341666666667127.92083333333Koordinatoj: 37° 21′ N, 127° 55′ O (mapo) [+]
Areo 867,63 km² (86 763 ha) [+]
Vonĝu (Suda Koreio)
Vonĝu (Suda Koreio)
DEC
Vonĝu
Vonĝu
Situo de Vonĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wonju [+]
vdr
Kampuso en Vonĝu
Dosiero:AK플라자백화점 원주점.jpg
Vendejego en Vonĝu

Bazaj informoj redakti

 
Poŝtejo en Vonĝu
 
Pagodo

Geografio redakti

Vonĝu situas en norda-centra parto de la lando en baseno apud 2 riveroj. En la urbego estas kelkaj malgrandaj montetoj. La distanco estas inter Vonĝu kaj la ĉefurbo Seulo 87 km [1].

Historio redakti

La unua mencio pri Vonĝu okazis en 940. Ĝi longe estis provinca ĉefurbo. Vonĝu estis la loko de tri decidaj bataloj dum la Korea milito (1950-53), poste iĝis milita bazo, en 1955 ĝi ricevis la urban statuson.

Ekonomio redakti

Vonĝu estas komerca centro havanta fervojajn kaj ŝoseajn ligojn kun Seulo, Pusano kaj Teguo. Oni okupiĝas pri prilaborado de arbaroj de la proksimaj montoj. Industrioj inkluzivas la medicinan ekipaĵon. Inter la elstaraj terkulturaj produktoj estas persikoj, batatoj kaj fungoj.

Klimato redakti

Vonĝu situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 11,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) inter 1300-1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), tamen inter majo-septembro pli ofte.

Trafiko redakti

En Vonĝu servas enlanda flughaveno, stacidomoj por fervojoj kaj aŭtobusoj.

 
Stacidomo en Vonĝu
 
Arta centro en Vonĝu

Vidindaĵoj redakti

  • Nacia parko (1984) proksime (la ĉefa altiro de la urbego)
  • pluraj muzeoj
  • proksime de la urbo estas multaj monumentoj de la antikva tempo

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti