Vorarlberga fervojo

fervojo en Aŭstrio

Vorarlberga fervojo (germane Vorarlbergbahn) estas fervojo en Aŭstrio, pasanta tra aŭstria federacia lando Vorarlbergo. Ĝi komenciĝas de germana urbo Lindau, trapasas la germanan-aŭstrian limon kaj venas al Bludenz, kie konektiĝas kun fervojo de Arlberg[de]. La fervojo estas posedata kaj funkciigata de la Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (germane Österreichische Bundesbahnen, ÖBB).

Vorarlberga fervojo

Trajno venas al stacio Dornbirn

Trajno venas al stacio Dornbirn
Trafikado
Trafikanto ÖBB, DB
Teknikaj trajtoj
Longo 67,746 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 15 kV 16,7 Hz
Maksimuma dekliveco 14 ‰
Min. radiuso de arko 321 m
Maksimuma rapideco 160 km/h
vdr

Historio redakti

Planado redakti

Jam en la jaro 1847 aŭstra entreprenisto Carl Ganahl, kiu poste iĝis la ĉefa adepto de la fervoja konstruado en Vorarlbergo, komprenis gravecon de fervoja linio en Vorarlbergo. Estis multaj problemoj pri tiu ideo. Oni bezonis montaran fervojon por transiri Arlberg, sed ankoraŭ neniu montara fervojo estis konstruita en Aŭstrio tiutempe. Sed linio sen ligo kun tirolaj areoj ŝajnis senutila. Krome, Vorarlbergo ne estis sendependa kronlando de Aŭstrio-Hungario, kaj tial ne posedis reprezentantojn en la Imperia Konsilio (germane Reichsrat) en Vieno.

En 1853 startis trafiko en Bavario ĝis Lindau; en 1857 fervojo venis al apudaj kantonoj de Svislando. En la aŭstria flanko aperis en 1859 konekto de Innsbruck al la fervoja reto. Jam en 1856 tiama prezidanto de ĵus fondita Vorarlberga Komerca Ĉambro Carl Ganahl komencis preparan laboron pri la unua detala projekto, kiun li pripagis el sia poŝo. En la sama jaro li faris oficialan peton al Ministerio de Komerco. Tie la decido estis provizore prokrastita, ĉar unue oni devis trakti kun najbaraj ŝtatoj. Nur en 1865 la interŝtataj traktatoj estis subskribitaj.

Antaŭ tio, en 1864, la ministerio prezentis programon de fervoja konstruado, kiu unuafoje enhavis konstruadon de linio de Innsbruck al Dornbirn. En marto 1867 la unua koncepto de la fervojo estis prezentita, en ĝi oni planis konstruadon de tunelo inter St. Anton kaj Langen. La Imperia Konsilio aprobis la peton en 1867, sed konstruado komenciĝis nur la 1-an de majo 1869.

Konstruado redakti

Post kiam Carl Ganahl venkis du aliajn konkurantojn pri la kontrakto, konstrua laboro pri la unua fervoja linio en Vorarlbergo komenciĝis en oktobro 1870. La plejparto de la konstruado estis farita en 1871. Ĵus kreita kompanio Reĝa Vorarlberga Fervojo (germane k. k. priv. Vorarlberger Bahn) kun sidejo en Vieno ricevis sian permesilon la 5-an de majo 1871.[1] Ĝi havis preskaŭ senliman kapitalon, ĉar estis multaj dezirantoj aĉeti ĝiajn akciojn.

La unua ceremonia trajno veturis la 30-an de junio 1872 de Bludenz al Lochau per vapora lokomotivo, kiu estis nomita "Bregenz". Sekvatage, la 1-an de julio 1872, la fervoja linio estis malfermita por la publiko. La 14-an de oktobro 1872 interliga linio de Feldkirch al Buchs kaj etendaĵo de Lochau al Lindau estis malfermitaj. La 23-an de novembro 1872 ankaŭ sekvis konekto al Sankt-Margreto. Unua transita rapida trajno pasis la 1-an de novembro 1873 laŭ la vojo de Zuriko al Munkeno. Tamen, Vorarlberga fervojo estis konektita al la resto de la aŭstria fervoja reto nur en 1884, post konstruado de Arlberg-tunelo. Tio ankaŭ signifis finon de sendependeco, la fervojo iĝis ŝtata posedaĵo.

Poste redakti

En 1918 terglito damaĝis fervojan linion apud la ponto super rivereto Galgentobelbach inter Bludenz kaj Nüziders.[2]

Plimulto de la fervojo estis elektrigita en la 1920-aj jaroj, la lasta elektrigita parto de Bregenz ĝis Lindau estis malfermita la 14-an de decembro 1954.

Nuntempo redakti

La ĉefa linio de la fervojo nun estas dutraka (kun sola unutraka sekcio Bregenz—Lochau) kaj plene elektrigita. Sekcio ekde la ŝtata limo al Lindau estas speciala kazo, ĉar la elektraj linioj estas kreitaj fare de ÖBB-metiejo en Bludenz laŭ germanaj regularoj. Ĉar ne ekzistas konekto kun la germana fervoja elektra reto, ĉi tiu sekcio estas provizita per elektro el Aŭstrio. Pro tio ke fervoja linio de Lindau al Friedrichshafen kaj fervojo de Algovio ne estas elektrigitaj (kaj ĉar Lindau estas finaĵa stacio), preskaŭ ĉiuj internaciaj trajnoj devas ŝanĝi lokomotivojn de la elektraj lokomotivoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj (SBB) kaj Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) al dizelaj lokomotivoj de Deutsche Bahn (kaj inverse).

 
Ponto trans Rejno ĉe la linio Feldkirch—Buchs

Linio Feldkirch — Buchs redakti

Ĉe la norda fino de stacio Feldkirch komenciĝas unutraka, elektrigita, 18,5 km longa branĉo al Buchs. Kvankam tiu linio trairas teritorion de Liĥtenŝtejno kaj Svislando, ĝi estas plene funkciigata fare de ÖBB. Tiu interliga linio estas grava parto de la konekto inter Vieno kaj Zuriko. Tamen, ŝanĝo de direkto en Buchs kaj ŝanĝo de lokomotivo de ÖBB al SBB (aŭ inverse) estas bezonataj.

Linio Lauterach — Sankt-Margreto redakti

Apud stacio Lauterach ekzistas triangula kuniĝo por konekto kun Svislando. La ligo de Feldkirch al Svislando estas uzata nur per vartrajnoj, sed tiun ĉi branĉon ĉefe uzas pasaĝeraj trajnoj, kaj ĝi estas parto de la ĉefa vojo inter Munkeno kaj Zuriko. En Sankt-Margreto la linio konektiĝas kun svisa linio Sankt-GaloSankt-MargretoSargansKoiro. Tiel, por veturi al Sankt-Galo, oni ne bezonas ŝanĝon de direkto, kaj la plej multaj internaciaj trajnoj inter Svislando kaj Germanio estas tirataj per SBB-lokomotivoj, kiuj havas specialajn pantografojn por ÖBB kaj DB-linioj.

Referencoj redakti

  1. "Firma-Protokollirungen", Amtsblatt zur Wiener Zeitung, Nr. 178, 20. Juli 1871, paĝo 92. Kontrolita 2019-05-12. (germane)
  2. Murgang im Galgentobel (Vorarlberger Landesbibliothek) germane