Vorta mistraktado (ankaŭ konata kiel mallaŭdegadovorta brutalado) povas esti malplivaloriga diraĵo, dirata al kaj/aŭ pri iu viktimo, aŭ la senigado de respondoj al tiu viktimo por difini la celatan homon kiel neekzistan. Se la mistraktanto ne tuj pardonpetas kaj retiras la malplivalorigan diraĵon, la rilato eble estas vorte mistraktema.[1]

Priskribo redakti

En lernejoj kaj la ĉiutaga vivo, homo vorte mistraktas iun—brutalas (kio ofte havas fizikan komponaĵon)— por gajni statuson kiel supera al la celata homo kaj/aŭ amikiĝi kun aliaj kontraŭ la celato. Ĝenerale la mistraktanto ne konas alian manieron emocie kuniĝi kun aliaj homoj.[2]

En paraj rilatoj, la vorta mistraktanto respondas al la "aparteco" de la partnero, t.e., sendependaj pensoj, vidpunktoj, deziroj, sentoj, esprimoj (eĉ de feliĉo), kiel ĉagreno aŭ eĉ atako. Mistraktema homo povus mistrakti alian simple pro tio, ke la alia havas kvalitojn, kiuj mankas al la mistraktanto, kia emocia inteligenteco, varmeco, ricevemo, kaj tiel plu.[3]

Iu ajn povas sperti vortan mistraktadon. Tipe, en paraj aŭ familiaj rilatoj, vorta mistraktado pliintensiĝas kaj plioftiĝas kun la tempopaso.[1] Post sperto de vorta mistraktado, viktimoj povas eksuferi klinikan deprimon kaj/aŭ la posttraŭmatan streĉan obstrukcon. La homo, celita de vorta mistraktado, kun la tempopaso povas subfali al ia streĉ-rilata malsano. Vorta mistraktado kreas emocian doloron kaj psikan angoron en sia celito.

Kvankam ĝi estas la plej ofta formo de mistraktado, oni ĝenerale ne traktas ĝin kiel tiom seriozan kiom aliaj tipoj pro tio, ke ne estas videbla pruvo, kaj la mistraktanto povas havi "perfektan" personecon ĉirkaŭ aliaj homoj. Tamen reale, vorta mistraktado povas esti tiom malutila al ies sano kiom fizika mistraktado. Homoj vorte mistraktataj ekde sia infanaĝo povas evolui psikologiajn obstrukcojn, kiuj plagas ilin ĝis kaj tra plenaĝeco.

Parola perforto povas esti esprimita per malbenoj, insultaj deklaroj, vokado de insultaj nomoj kaj pli. Eĉ kiam la persono krias al la viktimo, misuzas lin, ordonas al li, minacas lin,  malestimas lin, humiligas lin aŭ ignoras lin, tio konsistigas parolan perforton; al multaj homoj malfacilas rekoni tion kiam ĉi tiuj agoj venas de proksima persono, kiu estas figuro de aŭtoritato aŭ kies statuso estas relative alta kompare kun la viktimo, kiel pli maljuna familiano, dunganto ĉe laboro, ktp. Se la persono kiu uzas vortan perforton ne tuj pardonpetas kaj retiriĝas de sia negativa deklaro, sed daŭre faras tion, vorte perforta rilato povas esti formita inter li kaj la viktimo.

La efiko de persista vorta misuzo sur la viktimo povas esti ampleksa kaj severa. La viktimo povas senti emocian doloron, seniluziiĝon, malĝojon aŭ senton de kulpo, li povas sperti konstantan premon kaj streson, kaj eĉ disvolvi depresion  aŭ post-traŭmatan malordon.

Specoj redakti

Vorta mistraktado inkludas la jenajn aferojn:[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Verbally Abusive Relationship, Patricia Evans. Adams Media Corp 1992, 1996, 2010
  2. Controlling People: How to Recognize, Understand, and Deal with People Who Try to Control You, Patricia Evans pĝ. 191. 2002 dey Adams Media Corp
  3. Controlling People: How to Recognize, Understand, and Deal with People Who Try to Control You, Patricia Evans, Adams Media Corp 2002
  4. When Words Are Used As Weapons: Verbal Abuse, University of Nebraska, Lincoln Extension

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Verbal abuse en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti