Vortprovizo estas leksika bazo de iu lingvo, dialekto aŭ alia lingva esprimformo (ĵargono, ktp). La vortprovizo konsistas el radikvortoj (tablo, bela, kuri), derivaĵoj (surtabligi, beleco, kuradi), kunmetaĵoj (tablotuko, belvidejo, kuratingi), vortgrupoj (kompleksaj tempoj, dufera trioksido, egaligo de kunkudroj) kaj fiksitaj frazeologiaĵoj (tion li ne afiŝos, droni en revoj, ne restis ŝtono sur ŝtono, ĉiu vulpo sian voston laŭdas). En ĝi estas propraj nomoj (Rembrandto, Jozefo, Romo, Eŭropo), fakvortoj (glicerino, ŝafto, vulkanizi) kaj poetismoj (stalono, mava).

En Esperanto, la vortradikoj estas klaseblaj en kvar kategoriojn:

  • oficialaj (oficialigitaj) – ĉi tiujn vortradikojn aprobis la Akademio de Esperanto per siaj oficialaj aldonoj al la Fundamento.
  • neoficialaj – radikoj, kiujn provis enkonduki unuopaj aŭtoroj en siaj tekstoj (libroj, gazetoj), kaj kiuj batalas por akceptiĝo kaj oficiala aprobo (la t.n. neologismoj).
  • fakaj – radikoj, kiuj estis enkondukitaj por la bezono de la fakstilo en diversaj sciencaj, teĥnikaj, artismaj kaj sportaj branĉoj; multaj el ili neniam estos oficialigitaj, tamen ili ne estas neologismoj, ili simple havas specialan taskon en la lingvo; precize difinitaj fakvortoj estas nomataj terminoj.