Voto de malriĉeco

La voto de malriĉeco (itale: voto di povertà) estas, en la katolika eklezio kaj en aliaj formoj de kristanismo, laŭvola elekto de stato de malriĉeco, promesanta per la religia voto al Dio konserviĝi en tiu ŝtato laŭlonge de la tura vivo por atingi la spiritan evangelian perfektiĝon sugestitan de la evangeliaj konsiloj.

Sankta Francisko el Asizo donis grandan impulson al la praktiko de la voto de malriĉeco (Pentraĵo de Giotto).

La volo de malriĉeco estas propra de la Instituto de konsekrita vivo kaj koncernas la devon de religiuloj, kiuj tion promesis, posedi nenion propran.

Kutime kiu ligiĝas per tiu voto, la samon faras ankaŭ rilate la votojn de obeo kaj de ĉasteco.

Voto de malriĉeco redakti

La voto de malriĉeco povas esti:

  • solena. Ĉi-kaze la votanto rezignas ĉiun rajton posedi kaj realan rajton sur teraĵoj poseditaj antaŭ la pervota ligiĝo.
  • simpla. Kiu, male, promesas per tiu voto ne perdas la rajton daŭrigi posedi kion jam posedis kaj la kapablon akiri novajn, sed igas tiun posedaĵaron kaj eventuale ĝian fruktuzon dependantaj de la volo de lia superulo.

Historio pri la voto de malriĉeco redakti

Ekzemplo de Jesuo Kristo redakti

La Evangelioj al ni prezentas la figuron de Jesuo malriĉa. En tiu de laŭ Mateo oni legas, ekzemple:

20 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

Jesuo proponas unua beateco tiujn de la koncernanta la malriĉecon. Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. (Mateo 5, 3). Pasinte tiu propono estis interpretita pli kiel sprita invito ol la materia malriĉeco, kvankam ĝi estis, ĉe monaĥoj, kolektive kaj praktikata en la dezerto. La monaĥejo, en certaj ordenoj, posedis, sed la monaĥo ne.

Laŭlonge de la jarcentoj redakti

Kristanoj ĉiam volis kaj provis sekvis la ekzemplon de Jesuo. Aparte en la unuaj jarcentoj, multaj kristanoj elektis vivon vole praktikata en malriĉeco. Kun al organiziĝo de la religia vivo kaj la naskiĝo de la religia voto la voto de malriĉeco ekvivalente estis ĉiam ĉeesta.

Apartan impulson al la voto de malriĉeco venis el la figuro de Sankta Francisko el Asizo. La instituto de konsekrita vivo de li fondita eniras la plej grandan fluejon de la Ordenoj almozantaj.

Vidu ankaŭ redakti