Voyage to the Bottom of the Sea

televida serio

Voyage to the Bottom of the Sea ("Vojaĝo al la marfundo") estas usona sciencfikcia televidserio bazita sur la filmo de 1961 samnoma. Ambaŭ estis kreitaj de Irwin Allen, kiuj kreis la filmajn scenarojn, vestojn, rekvizitojn, specialajn efektojn, kaj foje filmaĵojn, uzatajn en la produktado de la televidserio. Voyage to the Bottom of the Sea estis la unua el kvar sciencfikciaj televidserioj de Irwin Allen, kaj la plej longdaŭraj. La temo de la serio estis submaraj aventuroj.

Voyage to the Bottom of the Sea
televida serio
Originala titolo Voyage to the Bottom of the Sea
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio
Aktoroj Richard Basehart
Muziko de Paul Sawtell
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 110
Daŭro sen reklamoj 52
Elsendo
Elsendita 14 sep. 1964 – 31 mar. 1968
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Voyage estis elsendita de ABC el la 14-a de septembro 1964, ĝis la 1-a de marto 1968, kaj estis la plej longdaŭra usona sciencfikcia televidserio kun konstantaj roluloj de la jardeko. La 110 epizodoj produktitaj inkludis 32 blankanigrajn filmaĵojn (1964–1965), kaj 78 filmitajn tutkolore (1965–1968). La agadoj de la unuaj du sezonoj okazis en la tiam estontaj 1970-aj jaroj. La agado de la finaj du sezonoj okazas en la 1980-aj jaroj. En la serio stelulis Richard Basehart kaj David Hedison.