Eble vi serĉas Panteonon.

Vranov (alie ankaŭ Skála, Skály, Malá SkálaPantheon) estas burgo situanta en regiono nomata Ĉeĥa paradizo en Vranové 2.díl proksime de Malá Skála. Ĝi staras alte sur kruta roko super rivero Jizera kaj ĝi estiĝis komence de la 15-a jarcento kiel burgo Vranov, unu el lastaj burgoj de tiu ĉi regiono. Sed jam komence de la 16-a jarcento oni notas la burgon kiel forlasita. La longeco de la burgo ankaŭ kun antaŭburgejo faras 400 metroj, kio faras el ĝi la plej longan kaj la plej komplikan rokburgon en Bohemio kaj Moravio.

Pantheon

Rokdorso kun Pantheon (Vranov)

Rokdorso kun Pantheon (Vranov)
Rokburgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 38′ 33″ N, 15° 11′ 16″ O (mapo)50.642515.187777777778Koordinatoj: 50° 38′ 33″ N, 15° 11′ 16″ O (mapo)
Pantheon (Ĉeĥio)
Pantheon (Ĉeĥio)
DEC
Pantheon
Pantheon
Situo de Pantheon
Map
Konstruita 15-a jarcento
Neniigita 16-a jarcento
vdr
Vranova kresto, Kopanina kaj Vranové el Chleviště kaj burgo Vrano el deklivo de Sokol

En la burgo okazis la plej grandaj ŝanĝoj en la unua duono de la 19-a jarcento. Tiam la sinjorujon aĉetis František Zachariáš Römisch, kiu en ruinoj de la burgo lasis dislokigi romantikajn monumentojn kaj mohilojn celebrantaj signifajn personecojn, poetojn, verkistojn, heroojn, ĉeĥajn regintojn aŭ vojedukojn. La eksan burgon li poste nomigis Pantheon.

Ĝis hodiaŭ konserviĝis pli granda parto de Ĉambrego de tri imperiestroj, kiu celebrigas memoron de venko de aliancanaj soldataroj super Napoléon en batalo de nacioj (ĉe Leipzig) en la jaro 1813. La tuta labirinto de la rokburgo kreas miksaĵo de vojetoj, niĉoj kaj kavernetoj.

Dominaĵo de Pantheon estas novgotika somerrestadejo el la jaro 1826.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.