Vsetínská Bečva

Vsetínská Bečva estas pli signifa alfluanto el la alfluantoj de rivero Bečva. Ĝi fontas en moravia-slovaka limregiono inter montoj Dupačka kaj Oselská en montaro Javorníky. La longeco de la rivero estas 58,4 km. La plej vasta vilaĝo en la fino de la valo estas Velké Karlovice kun multaj popolaj konstruaĵoj, poste la rivero trafluas tra vico da montarvilaĝoj kun belsonaj valaĥiaj nomoj – Karolinka, Nový Hrozenkov, Halenkov, Huslenky, Hovězí, Janová. Pli granda sidejo situanta sur la rivero estas urbo Vsetín, de kie la rivero celas norden al la kunfluejo kun la rivero Rožnovská Bečva. Belaj panoramoj en la valon de Vsetínská bečva estas el montopintoj de Javorníky.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.