Vuĥu (ĉine 芜湖 / 蕪湖) estas metropolokaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "magra lago". La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn.

Vuĥu
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 241000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 644 420  (2020) [+]
Loĝdenso 605 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 20′ N, 118° 22′ O (mapo)31.33398118.36223Koordinatoj: 31° 20′ N, 118° 22′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 6026,05 km² ( 602 605 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Vuĥu (Ĉinio)
Vuĥu (Ĉinio)
DEC
Vuĥu
Vuĥu
Situo de Vuĥu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wuhu [+]
vdr

Geografio redakti

Vuĥu etendiĝas sur ebenaĵo laŭ Jangzio en orienta parto de la lando. Nankino troviĝas 90 km.

Historio redakti

Vuĥu estas loĝata jam en -770. Ĝi iĝis strategie grava urbo dum la Tri Regnoj. En tiu tempo ĝi estis konata kiel Jiuzi (Chiu-tzu, 鳩茲). Longe la urbo estis fama pri produktado de glavoj. Sub la Ming-dinastio la urbo evoluis, kiel grava komerca centro kaj enlanda haveno, kaj poste, kiel centro de la rizokomerco. La katolika katedralo de Sankta Jozefo konstruiĝis por la eŭropanoj, ja la britoj akiris parton de la urbo por komercadi. Inter 1937-1945 la japanoj havis la urbon.

Ekonomio redakti

Vuĥu industrie evoluis post la 2-a mondmilito. Pli frue oni okupiĝis pri komercado de rizoj, silkoj, kotonoj, teoj, tritikoj kaj ovoj, nuntempe ankaŭ pri teksaĵoj, ŝipokonstruadoj kaj paperofaradoj.

Klimato redakti

Vuĥu havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas 16 °C. Jare pluvas po 1000 mm. La vintroj ĉi tie estas malvarmaj, foje kun neĝo. La someroj estas varmaj kaj humidaj kun [temperaturo 37 °C.

Trafiko redakti

Vuĥu havas gravan stacidomon kaj riveran havenon.

 
Nokta panoramo de Vuĥu

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio