Vuisternens-en-Ogoz

komunumo de Svislando

Vuisternens-en-Ogoz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 845 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Vuisternens-en-Ogoz
Blazono de Vuisternens-en-Ogoz
Blazono de Vuisternens-en-Ogoz
Blazono de Vuisternens-en-Ogoz
Vuisternens-en-Ogoz
Vuisternens-en-Ogoz
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 42′ 28″ N 7° 3′ 10″ O / 46.70778 °N, 7.05278 °O / 46.70778; 7.05278 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 28″ N 7° 3′ 10″ O / 46.70778 °N, 7.05278 °O / 46.70778; 7.05278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 845
Areo 6,19 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 1696
Komunumkodo 2231
Mapo de Vuisternens-en-Ogoz
Mapo de Vuisternens-en-Ogoz
Mapo de Vuisternens-en-Ogoz
vdr

Geografio redakti

Vuisternens-en-Ogoz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 13 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vuisternens, Le Mystère kaj Bouleires.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,19 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 64,5% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vuisternens-en-Ogoz limas en nordoriento al Farvagny, en sudoriento kaj sudo al Pont-en-Ogoz, kaj en okcidento al Le Glèbe.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo 1320 de Farvagny al Villorsonnens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Rossens. Per la buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle kaj de Romont al Vuisternens-en-Ogoz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

Dum mezepoko Vuisternens-en-Orgoz apartenis al la Senjorujo Pont, kiu en la jaro 1483 fariĝis havaĵo de Friburgo kaj parto de la Voktejo Pont-Farvagny. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Romont, poste ĝis 1848 al la distrikto Farvagny, kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio fariĝis parto de la distrikto Sarino.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti