Vulkan-eksploda indikilo

La vulkan-eksploda indikilo, mallonge VEI, estas skalo pri la forteco de vulkana erupcio, proponita de Chris Newhall (U.S. Geological Survey) kaj Steve Self (Universitato de Havajo) en 1982. Ili uzis la anglalingvan esprimon volcanic explosivity index.

Priskribo redakti

La skalo etendiĝas de 0 al 8 kaj mezuras la logaritmon de la elĵetaĵa volumeno dum erupcio. La valoro 0 signifas ne-eksplodecan erupcion kun elĵeto de 104 m³. La volumeno dekobliĝas per ĉiu paŝo sur la skalo (escepte de paŝo 1); valoro 8 do signifas "kolosegan" erupcion de 1012 m³, kun cindrokolono pli ol 25 km alta. Tia erupcio supozeble estis tiu de kaldero Yellowstone proksimume 800 000 jarojn antaŭ nia epoko (vidu artikolon Vulkanego).

Kvankam la origina skalo finiĝas ĉe 8, ĝi estas senprobleme plivastigebla. Tio necesas por priskribi erupcion de la kaldrono La Garita en Koloradio (ĉ. 26–28 milionojn da jaroj antaŭ nia epoko). Ĝi eligis ĉirkaŭ 5·1012 m³ da erupciaĵo, kio respondas al VEI-valoro de ĉirkaŭ 8,7.

Eblas priskribi per la skalo ankaŭ malfortegajn erupciojn, per negativaj valoroj, sed tio ne havas praktikan signifon.

Kritiko redakti

La VEI-mezuro ignoras certajn aspektojn de vulkanaj erupcioj:

  1. Ĝi ignoras la tempon, dum kiu la erupciaĵo estas elĵetita. Sed ĉar temas pri "eksplodo", eblas supozi tre mallongan tempon.
  2. Ĝi ignoras la denson de la elĵetata materialo, do egaligas malpezan cindron al peza rokaĵo.
  3. Ĝi ignoras la eksplodan forton, do la rapidon de la elĵeto; tiu ĉi estas rilata al la unua punkto (tempo).

La skalo redakti

Jena tabelo donas la karakterizajn ecojn de vulkan-eksplodo por ĉiu ŝtupo. Notu, ke la volumenaj valoroj markas la limojn inter la ŝtupoj, ne ties mezojn. Ŝtupo 1 estas escepta: ĝiaj maksimumo kaj minimumo havas rilatumon de 100; en la aliaj ŝtupo ĝi estas nur 10.

Ankaŭ notu, ke pro la ecoj de la tera atmosfero la cindra kolono ne povas senfine altiĝi.

VEI Klasada nomo Priskribo Alto de
cindra nubo
Volumeno
elĵetita
Ofteco Ekzemplo Nombro de
historiaj erupcioj
0 Havaja ne eksploda < 100 m > 1000 m³ ĉiutaga Kilauea multaj
1 Strombola leĝera 100–1000 m > 10.000 m³ ĉiutaga Stromboli multaj
2 Strombola eksploda 1–5 km > 1.000.000 m³ ĉiusemajna Galeras, 1992 3477
3 Sub-plinia eksplodega 5–15 km > 10.000.000 m³ ĉiujara Nevado del Ruiz, 1985 868
4 Sub-plinia/plinia kataklisma 10–25 km > 0,1 km³ ĉiujardeka Galunggung, 1982 278
5 Plinia kataklismega > 25 km > 1 km³ ĉiujarcenta Saint Helens, 1980 84
6 Plinia/krakatoa kolosa > 25 km > 10 km³ ĉiujarcenta Krakatoa, 1883 39
7 Transplinia (krakatoa) kolosega > 25 km > 100 km³ ĉiujarmila Tambora, 1815 4
8 Transplinia kolosega > 25 km > 1000 km³ ĉiujn 10.000 jarojn Toba, 75.000 a.K. 1
9 Fiŝ-kanjona kolosega > 25 km > 10.000 km³ nesciata antaŭ 27 milionoj da jaroj 1