Vulvo

ekstera genera organo de ina mamulo

Vulvo (laŭ la latina termino pudendum femininum, kaj vulgare piĉo) estas nomo por eksteraj virinaj seksorganoj. Ĝi konsistas el vagina vestiblo, en kiu komenciĝas la uretro kaj la vagino. Antaŭe troviĝas klitoro. La vulvo estas ŝirmata elflanke per du paroj de vulvaj lipoj, de la grandaj kaj la malgrandaj. La vulvo estas uzata dum urinado, dum seksa kuniĝo, menstruo kaj nasko.

Vulvo

3Dmodelo

1: klitora frenulo, 2: klitoro, 3: enfluejo de uretro, 4: vagina vestiblo 5: malgrandaj vulvaj lipoj, 6: vagino, 7: grandaj vulvaj lipoj, 8: perineo
1: klitora frenulo, 2: klitoro, 3: enfluejo de uretro, 4: vagina vestiblo 5: malgrandaj vulvaj lipoj, 6: vagino, 7: grandaj vulvaj lipoj, 8: perineo
1: klitora frenulo, 2: klitoro, 3: enfluejo de uretro, 4: vagina vestiblo 5: malgrandaj vulvaj lipoj, 6: vagino, 7: grandaj vulvaj lipoj, 8: perineo
klaso de anatomia ento
latine Pudendum femininum
de Gray subject #270 1264
sistemo reprodukta
vaskulo/j interna vulva vaskulo
vejno/j internaj vulvaj vejnoj
nervo/j vulva nervo
limfo/j supraĵaj ingvenaj limfaj nodoj
prekurzoro genera monteto, uringenera brovo
MeSH Vulva
vdr
Fotomuntaĵo de diverseco de vulvoj
Fotomuntaĵo de diverseco de vulvoj

Ofte oni uzas por vulvo nocion vagino, sed tiu ĉi nomo estas neĝusta, ĉar vagino nur komenciĝas en la vulvo. Tio estas simila interrilato kvazaŭ buŝon oni nomus gorĝo.

Pli ĝenerale, vulvo estas ekstera seksorgano de inaj mamuloj. Ĝi estas uzata por urinado kaj seksumado kaj estas tiu, tra kiu naskiĝas idoj.

Partoj de vulvo redakti

La mola triedra altaĵeto antaŭ la vulvo estas firma grasa tuko kovranta puban oston. Ĝi nomiĝas monteto de Venuso, Venus-montetopuba monteto. Post pubereco kovras ĝin viloj. Simile povas esti kovritaj per viloj ankaŭ la grandaj kaj la malgrandaj vulvaj lipoj.

La grandaj vulvaj lipoj estas haŭtaj fimbrioj, kiuj tute aŭ parte kovras la ceterajn partojn de la vulvo. Koloro de la ekstera parto de la grandaj vulvaj lipoj estas kutime simila al koloro sur la ceteraj partoj de la korpo, eĉ kiam tio ne validas ĉiam. La interna parto, la haŭto simila al mukozaĵo estas kutime rozkolorabrunsimila. La grandaj vulvaj lipoj ŝanĝiĝas malantaŭe en perineon. Inter ili troviĝas puba pudendo, en kiu estas la malgrandaj vulvaj lipoj. Antaŭe ĝi ŝanĝiĝas en la monteton de Venuso.

La malgrandaj vulvaj lipoj estas tuŝe tre sentemaj molaj haŭtaj fimbrioj interne de la grandaj vulvaj lipoj. Kvankam ili nomiĝas la malgrandaj, ili estadas pli grandaj ol la grandaj, do ili estadas videblaj. Ili estas kovritaj per haŭto simila al mukozaĵo. Ankaŭ estas en ĝi multe da mukozaĵ-glandetoj. La malgrandaj vulvaj lipoj fermas la vaginan vestiblon.

En la vagina vestiblo estas antaŭe klitora frenulo, kiu kovras klitoron. Malantaŭ ĝi (aŭ sub ĝi) troviĝas unue komenco de la uretro kaj poste vagina enirejo. Ĉe virgulinoj la vagina vestiblo transiras ĉirkaŭ ĝi en himenon, kiu ŝirmas vulvon. La vulva aperturo estas normale fermita kaj vandoj de la vulvo reciproke tuŝas unu la alian.

Iom sub kaj en flankojn de la vulva enirejo estas glandoj de Bartholini, kiuj okaze, ke virino estas sekse ekscitita, produktas lubrikan fluaĵon, kiu plifaciligas enpenetron dum seksa kuniĝo.

La grandaj vulvaj lipoj malantaŭe ĉe anusa aperturo transiras en spacon, kiu nomiĝas perineo. La perineo difektiteblas dum komplika nasko, tiukaze oni poste rekudras ĝin.

La aspekto kaj la grandeco de la partoj de vulvo diferenciĝas inter la virinoj. Estas kutime, ke vulvo ne estas tute maldekstre-dekstre simetria.

Vidu ankaŭ redakti