Vygaudas Ušackas (naskiĝis en 1964) estas politikisto kaj diplomato de Litovio. Li studis juron en la Universitato Vilno kaj en la universitatoj de Oslo (Norvegio) kaj Aarhus (Danio). Ekde la 22-a de julio 2009 ĝis la 21-a de januaro 2010 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la registaro de Litovio, do gvidis la ministerion nacilingve nomata Lietuvos Respublikos užsienio reikalų ministerija. Li devis demisii ĉar la ŝtata prezidentino Dalia Grybauskaitė, eksa kolegino de li en la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj, deklaris sian malfidon pri li.[1] [2] Posteulo estas la politikisto Audronius Ažubalis.

Vygaudas Ušackas
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1964 (1964-12-16) (59-jaraĝa)
en Skuodas
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Vilnius University Faculty of Law • Universitato de Oslo
Okupo
Okupo diplomatopolitikistojuristo
vdr

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti