Vytautas Mažiulis

Vytautas Mažiulis (naskiĝis la 20-n de aŭgusto 1926 en Rokėnai, mortis la 12-an de aprilo 2009 en Vilno) – litova lingvisto, fakulo pri praprusa lingvo.

En la jaroj 1947–1952 studis klasikan filologion ĉe Vilna Ŝtata Universitato. En 1956 magistriĝis ĉe Moskva Universitato pri nombrovortoj en la litova lingvo. Enposteniĝis ĉe Vilna Universitato, kie gvidis Katedron de Litova Lingvo. Post 1973 gvidis Katedron de Balta Lingvaro.

En 1965 kune kun Jonas Kazlauskas fondis internacian revuon "Baltistica" dediĉita al filologio de baltaj lingvoj.

En 1970 iĝis membro de Litovia Akademio de Sciencoj post publikigo de doktoriĝa tezo pri ligoj inter balta lingvaro kaj hindeŭropa lingvaro. Dum la lastaj jaroj okupiĝis ĉefe pri praprusa lingvo.

Pli gravaj verkoj redakti

  • Relations of Baltic and other Indoeuropean languages, Vilnius 1970
  • Prūsų kalbos etimologijos žodynas, Vilnius 1988-1997
  • Prūsų kalbos istorinė gramatika, Vilnius 2004

Eksteraj ligiloj redakti