Władysław Bartoszewski

politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto

Władysław Bartoszewski (naskiĝis la 19-an de februaro 1922 en Varsovio, mortis la 24-an de aprilo 2015 en Varsovio) estis pola politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Władysław Bartoszewski
Persona informo
NomoWładysław Bartoszewski
Dato de naskiĝo19-a de februaro 1922
NaskiĝlokoVarsovio
Dato de morto24-a de aprilo 2015
MortolokoVarsovio
Mortokialokorinfarkto [+]
Aĝo je morto93
Okupoj kaj profesioj
Okupojpolitikisto, ĵurnalisto kaj verkisto
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
Edz(in)oZofia Bartoszewska, Antonina Mijal [+]
InfanoWładysław Teofil Bartoszewski [+]
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKomandoro de la Honora Legio, Knight Grand Cross of the Order of St. Gregory the Great, Order of Merit of Baden-Württemberg, Ordeno de Blanka Aglo, Ora Medalo pro Merito pri Kulturo, European Civil Rights Prize of the Sinti and Roma, Commander with Star of the Order of Polonia Restituta, Granda Meritkruco de la Federacia Respubliko Germanio, Order of the Cross of Terra Mariana, 1st Class, Commander of the Order of the Grand Duke Gediminas, Pacpremio de la germana librokomerco, Bridge Prize of the City of Regensburg, Herder-premio, Kruco de Kuraĝo, Badge "Merit for the Protection of Human Rights", Cross of Freedom and Solidarity, Medalo de Roberto Schumann, Honorary doctor of the University of Gdańsk, honora doktoro de la Universitato de Varsovio, Grand Officer of the Order of the White Double Cross, Bavara ordeno de la Merito, honorary citizen of Kraków, Granda Meritkruco kun Stelo de la Federacia Respubliko Germanio, honorary doctorate from the Catholic University of Lublin, Grand Cross of the Order of Civil Merit, Heinrich Heine Prize, Zasłużony Działacz Kultury, Heinrich Brauns Award, Justuloj inter la popoloj, Bene Merito, Kisiel Prize, Eugen Kogon Award, Kavaliro de la Ordeno "Polio Restarigita", Romano Guardini award [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Władysław Bartoszewski
Persona informo
Władysław Bartoszewski
Naskiĝo 19-an de februaro 1922 (1922-02-19)
en Varsovio
Morto 24-an de aprilo 2015 (2015-04-24) (93-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Popola Partio vd
Memorigilo Władysław Bartoszewski
Familio
Edz(in)o Zofia Bartoszewska • Antonina Mijal vd
Infanoj Władysław Teofil Bartoszewski vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistodiplomatohistoriisto • akademiulo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • verkistoprofesoro vd
Laborkampo politikohistorioliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Klereco kaj aktiveco socia kaj politika redakti

 
Władysław Bartoszewski kaj Lech Wałęsa, la konferenco okaze de 25-jaroj de Milita stato en Pollando (militleĝo), Varsovio, la 8-an de decembro 2006

Li frekventis la gimnazion de la sankta Stanisław Kostka en Varsovio (ĝis 1937) kaj la Humanan Liceon de la Edukad-Klereca Societo "Futuro" en Varsovio. Li abiturientiĝis en 1939. Ekde oktobro de 1941 ĝis komenco de 1944 li studis en sekreta fakultato de la Varsovia Universitato. En decembro 1948 li rekomencis studadon ekde la tria jarstudo. La studadon interrompis lia aresto en decembro 1949 kaj 5-jara malliberigo. Li estas ankaŭ historiisto kaj socia aktivulo.

Malliberulo de la germana ekstermejo Aŭŝvico, soldato de la Pola Enlanda Armeo, aktivulo de la Pola sekreta ŝtato, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio. Dufoje li estis la pola ministro pri eksteraj rilatoj, li aktivis ankaŭ kiel ano de la Pola Senato.

Li ricevis la Ordenon de Blanka Aglo kaj nun li estas ano de la Kapitulo de la Ordeno. Krome li estas honora civitano de Israelo.

Li mortis la 24-an de aprilo 2015 en Varsovio.[1]

Władysław Bartoszewski kaj Esperanto redakti

 

La 6-an de junio 2006 li ricevis la Medalon de Toleremo n-ro 2 (la unuan ricevis papo Johano Paŭlo la 2-a), kiun atribuis la Kapitulo de la Fondumo Zamenhof ([2]). Li estis la ano de la Honora Komitato de la 94-a UK de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 2009 en Bjalistoko. En la jaro 2009/2010 li estis Patrono de Junulara Esperanto-Semajno (JES) organizita de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

Referencoj redakti