Władysław Jeliński

Władysław Jeliński (naskiĝis la 13-an de decembro 1912 en Kamienica Królewska (distrikto Kartuzy), mortis la 25-an de decembro 1997 en Kartuzy) – pola abelisto

Władysław Jeliński
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1912 (1912-12-13)
en Kamienica Królewska
Morto 25-an de decembro 1997 (1997-12-25) (85-jaraĝa)
en Kartuzy
vdr

Vivo redakti

En 1935 estis kavaleriano de regimento en Starogard Gdański. Soldato de la defenda milito de 1939. Kiel militkaptito n-ro 3841 estis en stalagoj: IV B - Mühlberg, V C - Wildberg kaj aliaj kiel ekz. V A Ludwigsburg. De 1942 membro de Sekreta Militista Organizo "Gryf Pomorski" (Pomeria Grifo). En la jaroj 1944 - 1945 enprzonigita en la koncentrejo Sachsenhausen. Pos longa mortomarŝo tra Germanio akiris liberon danke al usonaj soldatoj apud Schwerin.

Konata kaŝuba abelisto el Siemirowice (distrikto Lęborski). Lia tombo estas en Sierakowice (distrikto Kartuzy).

Distingita interalie de Kruco de Oświęcim, Ora Merit-Kruco kaj Medalo "Pro partopreno en la defenda milito 1939".

Bibliografio redakti

  • M. Michno, Pszczelarz - kombatant (Abelisto - ekssoldato), "Pszczelarz Polski" (Pola Abelisto) 1998, n-ro 3, p. 28[1]
  • E. Pryczkowski, "Królowa Kaszub" (Reĝino de Kaŝubio), Sianowo - Banino 2002, p. 146