Włodzimierz Antoniewicz

Włodzimierz Antoniewicz (naskiĝis la 15-an de julio 1893 en Sambir (Lviva provinco), mortis la 20-an de majo 1973 en Varsovio) – pola arkeologo armendevena, rektoro de Varsovia Universitato, membro de Pola Scienca Akademio.

Włodzimierz Antoniewicz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1893 (1893-07-15)
en Sambir
Morto 20-an de majo 1973 (1973-05-20) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Cemetery in Milanówek
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo arkeologo
vdr

Science okupiĝis pri prahistoria arkeologio de la pola teritorio. Li montris bildon de la plej malnova historio de la pola teritorio surbaze de arkeologiaj esploroj, malkovris postrestaĵojn de romanikaj konstruaĵoj en establita de si Arkeologia Stacio en Wiślica. Kiel la unua prezentis sintezon de la religio de malnovaj slavoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Li publikigis pli ol 300 sciencajn laboraĵojn, interalie:

  • Baba kamienna w Dźwinogrodzie (Ŝtona virinego en Dźwinogród) (1916)
  • Archeologia przedhistoryczna jako przedmiot nauczania (Prahistoria arkeologio kiel studobjekto) (1921)
  • Pochodzenie i gatunki bursztynu w Europie Deveno kaj specioj de sukceno en Eŭropo) (1923)
  • Pradzieje ziem polskich (Prahistorio de polaj teritorioj) (1927)
  • Archeologia Polski. Zarys czasów przedhistorycznych i wczesnodziejowych ziem Polski (Arkeologio de Pollando. Skizo de antaŭhistoria tempo kaj de la fruhistoria de la pola teritorio) (1928)
  • O religii dawnych Słowian (Pri religio de malnovaj slavoj) (1948-1949)
  • Historia sztuki najdawniejszych społeczeństw pierwotnych (Arthistorio de la plej malnovaj prahomaj socioj) (1957)
  • Religia dawnych Słowian (Religio de malnovaj slavoj) (1957)

En la jaroj 1959-1970 eldonis 10 volumojn el la ciklo "Pasterstwo Tatr Polskich i Podhala" (Paŝtado de Polaj Tatroj kaj Podhale), estis redaktoro de "Wiadomości Archeologiczne" (Arkeologiaj Scioj), "Światowid" (Sviatovido), "Postępy Archeologii" (Atingoj de Arkeologio).

Bibliografio redakti

  • Biogramy uczonych polskich (Siluetoj de polaj sciencistoj), Unua parto: Nauki społeczne (Socia scienco), kajero 1: A-J, vroclavo 1983.
  • T. Szarota, Okupowanej Warszawy dzień powszedni. Studium historyczne (Ĉiutago de okupata Varsovio), Warszawa 1988, p. 94.

Vidu ankaŭ redakti