WALL•E estas usona komputile animaciita sciencfikcia romantika komedia filmo el 2008 produktita de Pixar Animation Studios kaj publikigita de Walt Disney Pictures. Ĝi estis reĝisorita de Andrew Stanton, produktita de Jim Morris kaj kunverkita de Andrew Stanton kaj Jim Reardon. La ĉefajn voĉojn estas de Ben Burtt, Elissa Knight, Jeff Garlin, John Ratzenberger, Kathy Najimy kaj Sigourney Weaver. WALL•E temas pri soleca roboto dum estonta, neloĝebla, forlasita Tero, lasita por purigi rubaĵojn. Tamen lin vizitas esplorroboto sendita de la stelŝipo Aksiomo (Axiom), nomata EVE, al kiu li enamiĝas kaj persekutas tra la galaksio.[1]

WALL•E
longa movbilda filmo
Originala titolo WALL•E
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 jun. 2008, 5 okt. 2008, 21 jun. 2008, 25 sep. 2008, 3 jul. 2008, 18 jul. 2008
Ĝenro romantika komedio, postapokalipsa filmo, komika sciencfikcio, aventura filmo, flashback film, porinfana filmo, amafera filmo, malutopia filmo, adventure science fiction, sciencfikcia filmo, komedia filmo, spekulativa filmo, aventuro, melodramo, post-apokalipsa fikcio
Kameraado Danielle Feinberg, Jeremy Lasky
Reĝisoro(j) Andrew Stanton
Produktisto(j) Jim Morris • Lindsey Collins
Scenaro Jim Reardon • Andrew Stanton • Pete Docter
Loko de rakonto Terouniverso
Muziko de Thomas Newman • Peter Gabriel
Rolantoj Fred Willard
Produktinta firmao Pixar 
Walt Disney Pictures
Honorigoj Animation Kobe Theatrical Film Award • Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo • Satellite Award for Best Animated or Mixed Media Feature • Golden Globe Award for Best Animated Feature Film • Critics' Choice Movie Award for Best Animated Feature • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • Premio Nebulozo por la Plej Bona Scenaro • BAFTA Award for Best Animated Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma) • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la 29-a jarcento senbrida konsumismo kaj media neglekto transformis la Teron en ruboplenan dezerton; la homaro estas nenie trovebla kaj estis evakuita de la megakorporacio Buy-n-Large (BnL) en gigantaj stelŝipoj sep jarcentojn antaŭe. El ĉiuj Waste Allocation Load-Lifter: Earth-class (WALL•E) robotoj lasitaj de BnL por purigi la Teron, nur unu restas funkcianta. Iu tage, la rutino de WALL•E de kunpremado de rubo kaj kolektado de interesaj objektoj estas interrompita per la alveno de senpilota esplorŝipo portanta Extraterrestrial Vegetation Evaluator (EVE) roboton, sendita por skani la planedon kaj serĉi daŭripovan vivon. WALL•E estas frapita de la eleganta alimonda roboto kaj la du komencas konektiĝi ĝis kiam WALL•E montras al ŝi sian plej freŝan trovaĵon: vivanta plantido. Tiam EVE kun la planto interne, kune kun WALL•E revenas al la stelŝipo Aksiomo.

En la jarcentoj post kiam la Aksiomo forlasis la Teron, ĝiaj pasaĝeroj degeneris en dikuloj pro neniofarado kaj artefarita gravito, ĉiuj iliajn kapricojn estas prizorgataj de maŝinoj; eĉ la kapitano B. McCrea, kutimas sidiĝi dum la robota stirilo AUTO flugas la ŝipon. McCrea estas nepreparita ricevi la pozitivan esplorrespondon sed malkovras ke meti la planton en la Holo-detektilon de la ŝipo startos hipersalton reen al la Tero tiel la homaro povas komenci rekoloniigon. Inspektinte la stokejon de EVE, tamen la planto mankas kaj EVE riproĉas WALL•E pro la malapero.

EVE estas konsiderata difektita kaj kondukita al riparejo. Konfuzante la procezon kun torturo, WALL•E intervenas, igante lin kaj EVE esti nomumitaj kiel banditoj. Frustrita EVA provas sendi WALL•E hejmen, sed atestantue AUTO forĝetas la ŝtelitan planton por detruo. Tiam WALL•E saltas por klopodi savi la planton sed tiam ĝi estas lanĉita en la spacon kune kun la planto. Tiam EVE postkuras WALL•E kaj post kiam la kapsulo eksplodas, WALL•E postvivas kaj savas la planton, ĝi kaj EVE restarigas sian rilaton kaj festas per danco en la spaco ĉirkaŭ Aksiomo.

EVE revenigas la planton al McCrea, kiu spektas la registradojn de EVE pri la Tero kaj konkludas ke ili devas reveni. Tamen AUTO rivelas esti lojala nur al sia propra sekreta nerevena direktivo A113. El kio rezuktas ribelo de robotoj kontrolitaj de AUTO, kiuj elektrigas kaj fritas la cirkvitojn de WALL•E, ĵetante ilin ambaŭ en rubujo kaj malliberigo de McCrea en sia loĝejo. EVE kaj WALL•E estas preskaŭ elĵetitaj en la spacon kune kun la rubo de la ŝipo, sed estas savitaj de mikroba purigroboto nomata MO, kiu sekvis la malpuraĵojn de WALL•E trans la ŝipo. Ĉar homoj kaj robotoj helpas sekurigi la planton, McCrea kaj AUTO batalas por ŝipkontrolo, kiel rezulto WALL•E estas premita en la holo-detektilo kiam li provas teni ĝin malferma; McCrea fine superigas kaj malaktivigas AUTOn, kaj la planto estas metita en la holo-detektilon, kio tuj aktivigas la hipersalton.

Revenante sur la Teron, EVE riparas WALL•E sed lia memoro estas restarigita kaj lia personeco malaperis. Senespere, EVE donas al WALL•E adiaŭan kison, kiu ekfunkciigas lian memoron kaj restarigas lian originalan personecon. WALL•E kaj EVE reunuiĝas dum la loĝantoj de la Aksiomo faras siajn unuajn paŝojn sur la Tero. Dum la fino, homoj kaj robotoj turnas la detruitan planedon en paradizon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti