WIR-Banko-Kooperativo

La WIR-Banko-Kooperativo (germane WIR Bank Genossenschaft, france Banque WIR société coopérative) estas svisa mezklasbanko konsistanta el sep filioj, kiu estiĝis el la memhelpa organizaĵo WIR-Kooperativo.[1]

WIR-Banko-Kooperativo
kooperativa banko vd
Dum 1934 - nekonata/nuntempe
Jura formo cooperative
Fondintoj Werner Zimmermann vd
Sidejo Bazelo
Lando Svislando
Dungitoj 220 (stato: 31-a de decembro 2015)
TTT Oficiala retejo
vdr
Paul Enz, fondito de la WIR-Kooperativo

Historio redakti

La WIR-Kooperativo estis fondita en Zuriko en la jaro 1934 de Paul Enz (honora membro de Svisa Esperanto-Societo kaj Esperanto-Societo Zuriko kaj UEA-delegito de Zuriko), Werner Zimmermann kaj aliaj. En la jaro 1936 la WIR-Kooperativo ricevis la statuson de banko.

Dum la monda ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj kaj la kun ĝi ligita malgranda likvideco entreprenoj retenis sian monon anstataŭ reinvesti ĝin, kio ankoraŭ plifortigis la malsufiĉon de la monkvanto. Per la fondo de la Ekonomiringo-Kooperativo (germane Wirtschaftsring-Genossenschaft, mallonge WIR) memstaraj laboristoj kaj etentreprenoj reagis al tiu krizo per memhelporganizaĵo. Por agi kontraŭ la monmanko oni kreis la komplementan valuton WIR, kiu baziĝas sur la libermona teorio de Silvio Gesell. La valoro de WIR (oficiala mallongigo laŭ ISO 4217 = CHW) estas ligita al la svisa franko (1 CHW = 1 CHF). Ĉefa eco estas la seninterezeco. La bonhavoj en CHW ne ricevas interezon. Tio estas por instigo de pli rapida reinvesto de la mono kaj krei ekonomian aktivecon inter la partoprenantoj de la sistemo, kio estas etaj kaj mezgrandaj entreprenoj plej parte en Svislando. Dum la unuaj 14 jaroj oni ne nur ne pagis interezon sed oni al la WIR-bonhavoj ŝarĝis negativan interezon en la senco de negativa mono. Per tiu cirkuligcertigo oni volis ankoraŭ fortigi la instigon al rapida reinvesto de la WIR-bonhavoj. La cirkuligcertigo estis nuligita en la jaro 1948, sed ankoraŭ hodiaŭ WIR-bonhavoj ne donas interezojn.

1998 la WIR-Kooperativo ŝanĝis sian nomon al WIR-Banko-Kooperativo. Krom ordinara bankaktiveco la banko plufunkciigas la WIR-sistemon, kies celo estas la prosperigo de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

Referencoj redakti

  1. http://esperanto.ch/svisa-espero/2015-01-Somera%20Eldono-Versio%2004-07.pdf%7CPri la temo informas en Esperanto ampleksa artikolo en Svisa Espero 1/2015 paĝo 50

Eksteraj ligiloj redakti