La Waalbrug (Waal-ponto) estas ponto trans la rivero Waal ĉe Nijmegen (Nimego) en Nederlando. La ponto transiras la riveron inter la centro de Nijmegen kaj la vilaĝo Lent, kiu ankaŭ estas parto de la municipo de Nijmegen. La ponto estas parto de la vojo el Nijmegen norden, al la urbo Arnhem. La sekva ponto okcidente estas la ponto ĉe Ewijk (10 km) kaj la sekva ponto oriente estas la rejna ponto ĉe Emmerich en Germanio (30 km).

Waalbrug
arkoponto • ŝtala ponto • vojponto
Bazaj datoj
Arkitekto Rijkswaterstaat vd
Estiĝo 16-a de junio 1936
Malfermo 16-a de junio 1936
Lando Nederlando vd
Situo Nimego
Adreso General James Gavinweg 1
Situo
Geografia situo 51° 51′ 4″ N, 5° 52′ 19″ O (mapo)51.851115.87194Koordinatoj: 51° 51′ 4″ N, 5° 52′ 19″ O (mapo)
Waalbrug (Gelderland)
Waalbrug (Gelderland)
DEC
Waalbrug
Waalbrug
Lokigo de Gelderland en Nederlando
Situo de Waalbrug
Map
Waalbrug
vdr

Faktoj redakti

La ponto havas totalan longecon de 604 metroj. La ĉefa transarkado de la ponto estas la arko, kiu estas 244,10 metrojn longa. Kiam oni finkonstruis la ponton en 1936, la ponto havis la plej longan transarkadon de Eŭropo.

La ponto enhavas kvar koridorojn por aŭtoj en la arko kaj ekster la arko unu koridoron por busoj al Nijmegen kaj du koridorojn por bicikloj en ambaŭ direktoj.

Historio redakti

Ĝis 1936 Nijmegen ne havis ponton trans la rivero por netrajna trafiko. Ekde 1879 jes jam ekzistis la fervojponto, sed la alia trafiko devis ankoraŭ uzi la pramon nomitan "Zeldenrust". En 1906 la komitato Nijmegen Vooruit (Nimego Antaŭen) komencis fari planojn por ponto trans la riveron. Bedaŭrinde la unua mondmilito (1914-1918) ege malhelpis la komitaton. En 1927 la planoj finfine estis pretaj, kaj je la 23-a de oktobro 1931 komenciĝis la konstruado, laŭ projekto de arĥitekto G. Schoorl.

Je la komenco de la dua mondmilito, en 1940 la nederlanda armeo eksplodigis la ponton por malhelpi la rapidan germanan antaŭiron. Dum la milito la germanoj rekonstruis la ponton kaj en 1943 ĝi repretis. Je la fino de la milito la germanoj volis denove eksplodigi la ponton, sed civitano de Nijmegen Jan VAN HOOF malpretigis la eksplodaĵojn. Li nun estas fama kiel la "savinto de la Waal-ponto" kaj statuo de li staras apud la ponto.

Nova ponto redakti

Jam dum multaj jaroj la nuna ponto ne plu povas pritrakti ĉiun trafikon, kaj tial ĉiutage ekzistas longaj aŭtovicoj antaŭ la ponto. La urbo Nijmegen jam planas konstrui novan kroman ponton proksimume 2 kilometrojn okcidente de la nuna ponto. Oni ankoraŭ ne decidis pri tio, tamen.