Waarschoot (nederlande, proksimuma prononco [VA:Rsĥo:t]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 7886 loĝantojn.

Waarschoot
municipo
municipality section • municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Orienta Flandrio
Poŝtkodo 9950
Kodo laŭ NIS 44072
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 886  (januaro 2016)
Loĝdenso 351 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 3° 36′ O (mapo)51.153.6Koordinatoj: 51° 9′ N, 3° 36′ O (mapo) [+]
Areo 22,49 km² (2 249 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Waarschoot (Belgio)
Waarschoot (Belgio)
DEC
Waarschoot
Waarschoot
Situo de Waarschoot en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Waarschoot [+]
vdr

Historio redakti

La unua trovita mencio de la loknomo Wascot venas el la jaro 1244. Tiu nomo havas ĝermanan originon kaj signifas arbarkovrita sablejo kiu superas marĉan ĉirkaŭaĵon.

En 1244 jam estis sufiĉe da loĝantoj tiel ke oni starigis paroĥon.

La popolo plejofte laboris en terkultivado sed en la 18-a jarcento ekestis la hejmaj teksejoj. Poste oni industriigis tion kaj la fabrikoj bezonis pli kaj pli da laborantoj. Male en 1981 oni fermis la lastan tian fabrikon.