Waasland

regiono en Flandrio

La Waasland estas geografia regiono en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio. Ĝi estas parto de la belgaj provincoj Orienta Flandrio kaj Antverpeno. En la nordo ĝin limigas la ŝtata limo de Belgio kaj Nederlando, oriente kaj sude la rivero Skeldo, kaj okcidente la kanalo de Gento al Terneuzen. La (neformala) ĉefurbo kaj plej granda urbo de la regiono estas Sint-Niklaas.

la municipoj de la regiono ruĝe sur mapo de ĉiuj municipoj de Belgio

Ĝi estas nomata ankaŭ Land van Waas ("lando de Waas"); Waas plej probable aludas al la akvoplena grundo de la regiono kvankam la ĝusta etimologio estas nekonata. Unu ebleco estas ligo al la angla vorto "wasteland" ("neuzata lando"). La marĉoj kiuj karakterizas ĝin jam delonge sekiĝis pro drenado kvankam multaj kampoj estas ankoraŭ rimarkinde konveksaj - la rezulto de multaj jaroj da plugado de la grundo al la kampa centro por plibonigi la drenadon.

blazono de la regiono

Historie, pro ĝia akvoplenaj, marĉaj, malriĉaj grundoj la regiono estis maldense loĝata kompare al la resto de Belgio kaj la agrikulturistoj devis forte improvizi por kultivi rikoltojn el la malfacila grundo, kvankam la loĝantoj de la proksimaj kaj historie riĉaj urboj Gento kaj Antverpeno ĉiam estis bona merkato por vendado de la rikoltaĵoj. Charles Townshend, unu el la propagandantoj de la frua brita agrikultura revolucio, eksplicite rekomendis uzi la spertojn de la agrikulturaj praktikoj unue evoluigitaj tie en Belgio, kiel ekzemple la uzo de napoj en rotacio de legomkultivado, kaj la regiono dum iom da tempo altiris multajn studvojaĝantojn pri agrikulturo. Nehazarde, simbolo de napo bildiĝas en la regiona blazono, kaj ankaŭ en iuj pliaj blazonoj lokaj, kiel ekzemple tiu de la urbo Lokeren.

La familia nomo "Waas" kaj variaĵoj ĝiaj estas sufiĉe ofta en Belgio kaj rilatas al tiu regiono.

Municipoj en la regiono redakti

 
la urbodomo de Sint-Niklaas

En la provinco Orienta Flandrio:

En la provinco Antverpeno: