Wacław Niżyński

Wacław NIŻYŃSKI (ruse Вацлав Фомич Нижинский; Vaclav Fomiĉ Niĵinskij) (naskiĝis la 12-an de marto - la 28-an de februaro laŭ julia kalendaro - 1889 en Kievo, mortis la 8-an de aprilo 1950 en Londono) estis pola-rusa dancisto kaj koreografo, unu el la plej eminentaj dancistoj de la baleto de la 20-a jarcento. En internacia bibliografio estas konata ĉefe laŭ franclingva formo Vaslav Nijinsky.

Wacław Niżyński
Persona informo
Naskiĝo 28-a de februaro[jul.]/ 12-a de marto 1889[greg.]
en Kievo, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de aprilo 1950 (1950-04-08)
en Londono
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj rusaukraina
Ŝtataneco PollandoRusia ImperioSovetunioRusio
Alma mater Baleta Akademio de Vaganova
Familio
Frat(in)o Bronislava Nijinska
Edz(in)o Romola Pulszky
Infano Kyra Nijinsky
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • dancisto • taglibristo • baleta majstro • desegnisto • modelo
vdr

Infaneco kaj juneco redakti

Wacław Niżyński naskiĝis en la familio de polaj dancistoj de migra teatro. La gepatroj - Tomasz Niżyński kaj Eleonora Bereda finis Varsovian Baletan Lernejon, kaj kiel junuloj ludis en Varsovia Opero. Laŭ leteroj li konsideris sin polo malgraŭ averaĝa konateco de la pola lingvo.

Tomasz Niżyński sufiĉe frue forlasis sian familion. Por certigi al infanoj pli bonajn kondiĉojn de edukado Eleonora Niżyńska decidis translokiĝi al Sankt-Peterburgo. Tie en 1900 Wacław enskribiĝis al la Teatra Imperiestra Lernejo, kie lernis ĉe Legat, Obuĥov kaj Cecchetti.

Li debutis sur la scenejo de Mariinskij-Teatro kiel 18-jarulo en Don Giovanni de Mozarto. Partneris al Matylda Krzesińska, Olga Preobrajska, Anna Pavlova kaj Tamara Karsavina. Tiuperiode grandan apogon en profesia kariero kaj financan helpon donis al la patrino ŝia amato, princo Paŭlo Lvov. Samtempe Vaclavo unuafoje komencis ludi en la baleto kun sia fratino Bronisława, kiu iĝis por li tre proksima persono kaj akompanis lin dum la tuta vivo.

La geedziĝo redakti

Wacław Niżyński en 1913 edziĝis al hungara Romola Pulszky dum turneo en Bonaero sen permeso de la baletestro. Reveninta al Eŭropo li estis forigita el la trupo. Niżyński freneziĝis, la edzino flegis lin en Budapeŝto. Tiutempe la edzino naskis 2 filinojn.

Literaturo redakti

  • Nijinsky — biografia filmo de 1980 laŭ reĝisorado de Herbert Ross.