Waldemar Bonsels

germana verkisto

Waldemar BONSELS [VALdemar BONsels] (naskiĝis la 21-an de februaro 1880 en Ahrensburg, mortis la 31-an de julio 1952 en Ambach) estis germana verkisto.

Waldemar Bonsels
Persona informo
Jakob Ernst Waldemar Bonsels
Naskiĝo 21-an de februaro 1880 (1880-02-21)
en Ahrensburg
Morto 31-an de julio 1952 (1952-07-31) (72-jaraĝa)
en Münsing
Lingvoj germanaslovena vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Cläre Brandenburg vd
Infanoj Bernd Holger Bonsels vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto • reĝisoro vd
Laborkampo literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Verkado
Verkoj La abelo Maja vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Ahrensburg apud Hamburg, kiel filo de kuracisto. La lernejon li frekventis en Kijlo. Kiel juna viro li faris multajn vojaĝojn, i.a. al Hindujo. Tie li en la jaro 1910 fondis eldonejon, kiun li tamen du jarojn poste forlasis.

Famon Waldemar Bonsels akiris per sia romano Die Biene Maja und ihre Abenteuer (La abelo Maja kaj ŝiaj aventuroj), kiu aperis en 1912 kaj intertempe estas tradukita al 40 lingvoj.

Listo de verkoj redakti

  • Don Juans Tod (1910)
  • Die Toten des ewigen Krieges (1911)
  • Die Biene Maja und ihre Abenteuer (1912)
  • Himmelsvolk (1915)
  • Indienfahrt (1916)
  • Menschenwege – Aus den Notizen eines Vagabunden (1917)
  • Don Juan (1919)
  • Mario und die Tiere (1927)
  • Marios Heimkehr (1937)
  • Mario. Ein Leben im Walde (1939)
  • Begegnungen (1940)
  • Das vergessene Licht (1948)
  • Freundschaften, Kämpfe und Jagden (noveloj, 1951)

En Esperanto aperis redakti

 
Ŝolandro, 1924.
  • Ŝolandro / tradukis Edmund Sós. - Wien : Knepler, 1924. (Nova Biblioteko Esperanto ; 2)
 
 Tre interesa karakterstudo el la libro « Menschenwege» (Homaj vojoj) de la nuntempa germana aŭtoro W. Bonsels. Bona Esperanta traduko. 
— Belga esperantisto n115-116 (sep-okt 1924)