Waldemar Cierpinski

Waldemar CIERPINSKI (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1950, Neugattersleben, GDR) estis germana longdistanca kuranto, post Abebe Bikila la dua maratonisto kiu gajnis du orajn medalojn olimpikajn.

Waldemar Cierpinski
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1950 (1950-08-03) (73-jaraĝa)
en Neugattersleben
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Familio
Edz(in)o Maritta Politz
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr

Origine li estis sukcesa hurdokuranto. En 1974 Cierpinski kuris maratonon unuafoje. Ankoraŭ malmulte konata li kuris sian 5-an maratonon dum la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo. Post pli ol 3 kvaronoj de la maratono li transprenis la gvidan pozicion de Frank Shorter (Usono). CIERPINSKI venkis post 2 horoj 9 minutoj kaj 55 sekundoj, distancigis sian persekutanton per proksimume 50 sekundoj kaj superis la antaŭan Olimpian rekordon de Frank Shorter je du minutoj.

Dum Olimpiaj ludoj en Moskvo Cierpinski denove venkis en la maratono, ĉi fojon kun tre eta antaŭeco en 2 horoj 11 minutoj kaj 3 sekundoj. Kiu tiam spektis la transsendon de Televido de GDR ankoraŭ hodiaŭ kun amuziĝo rememoras al la drameca fina spurto en Moskvo, ĉar la troentuziasmiĝinta komentisto elkriis:
Patroj hejme, ekkuraĝu, nomu viajn hodiaŭ naskitajn filojn Waldemar!

Kiel pliaj sportaj sukcesoj menciindas interalie:

  • bronza medalo en la monda ĉampionado de malpeza atletiko en 1983
  • 4-a rango en la Eŭropa Ĉampionado de malpeza atletiko 1978
  • 5-oble GDR-Ĉampiono.

Hodiaŭ Waldemar Cierpinski estas membro de la Nacia olimpia komitato de Germanio.

Vidu ankaŭ redakti