Waldkirch SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Waldkirch SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Waldkirch..

Waldkirch estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3231 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Waldkirch
Blazono de Waldkrich
Preĝejo de Waldkirch
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O / 47.46667; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O / 47.46667; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3231
Areo 31,25 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 9205
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Waldkirch
vdr

Geografio redakti

Waldkirch limas al la komunumoj Bischofszell, Hauptwil-Gottshaus, Gossau SG, Andwil, Gaiserwald, Wittenbach kaj Häggenschwil. La komunumo havas tre kamparan karakteron (63,8% de la areo estas agrikulturaj). La komunumo konsistas krom el la kernvilaĝo Waldkirch el la vilaĝetoj Bernhardzell, Ronwil, Edlischwil kaj Hohfirst kaj ankaŭ la setlejoj Obergrimm, Oberwil kaj Rüti.

Trafiko redakti

Waldkirch atingebla de Sankt-Galo kaj Gossau SG facile per poŝtaŭto.

Historio redakti

Unua skriba mencio de loko en la hodiaŭa komunumo Waldkirch datiĝas el la jaro 818 en dokumento per kiu iu Anno donacis sian havaĵon en Hohenfirst (Hounfirst) al la Monaĥejo Sankt-Galo. Waldkirch mem estis unan fojon menciita en la jaro 879 okaze de tereninterŝanĝo kun la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 898 la episkopo Salomono la 3-a donacis la lokon Bernhardzell al la Monaĥejo Sankt-Mangen apud Sankt-Galo.

Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la municipoj Bernhardzell kaj Waldkirch estis kunigitaj al la hodiaŭa komunumo Waldkirch SG.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti