Waldnaab

rivero en Germanio

La rivero Waldnaab situas en Germanio. Ĝi longas 99 kilometrojn kaj fluas de la monto Entenbühl ĉe la limo inter Germanio kaj Ĉeĥio, inter la loĝlokoj Bärnau kaj Flossenbürg tra la historia regiono Supra Palatinato en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. En la komunumo Luhe-Wildenau ĝi kunfluas kun la pli mallonga rivereto Haidenaab al komuna rivero de tiam nomata Naab: Waldnaab kaj Naab kune havas longecon de 165 kilometroj kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 39-an lokon.

Waldnaab
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Fluo
Fonto monto Entenbühl ĉe la limo inter Germanio kaj Ĉeĥio, inter la loĝlokoj Bärnau kaj Flossenbürg
- Alteco super marnivelo 775 m
- Koordinatoj 49° 48′ 28″ N, 12° 9′ 47″ O (mapo)49.80777777777812.163055555556
Enfluejo kunfluo kun la rivereto Haidenaab al komuna rivero de tiam nomata Naab en la komunumo Luhe-Wildenau
- Alteco 379 m
- Koordinatoj 49° 36′ 10″ N, 12° 7′ 57″ O (mapo)49.60277777777812.1325
Altecodiferenco 396 m
Geografio
Trairataj urboj Tirschenreuth, Windischeschenbach, Neustadt an der Waldnaab, Weiden (Supra Palatinato)
Map
Waldnaab
vdr
herbejo riverborda
rokoj en la rivera valo