Waltenschwil

komunumo de Svislando
Waltenschwil
Blazono de Waltenschwil
Waltenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 20′ 10″ N 8° 18′ 20″ O / 47.33611 °N, 8.30556 °O / 47.33611; 8.30556 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 10″ N 8° 18′ 20″ O / 47.33611 °N, 8.30556 °O / 47.33611; 8.30556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2386
Areo 4,54 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 5622
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Waltenschwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Waltenschwil estas urbo komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
La rivereto Bünz en Waltenschwil

Waltenschwil situas ĉe la bordo de la rivero Bünz en la nordo de la distrikto Muri. Al Waltenschwil apartenas ankaŭ la vilaĝo Büelisacher, kiu situas 1,5 km nordokcidente de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Waltenschwil limas en nordo al Wohlen, en nordoriento al Bremgarten, en oriento al Hermetschwil-Staffeln, en sudoriento al Bünzen, en sudo al Boswil, en sudokcidento al Kallern, kaj en okcidneto al Büttikon.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Sins. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Muri al Wohlen.

Historio redakti

 
Pastra preghejo Sankt-Nikolao
 
Historia puto apud la vilaĝa muzeo en Waltenschwil

La unua dokumenta mencio de Waltenschwil datiĝas el la jaro 1085 kiel Waltiswil.

Kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris en la jaro 1415 Argovion, ili atribuis Bünzen al la voktejo Hermetschwil en la Libera Distrikto, kiu estis komuna servuto de la tiamaj membroj de la Ĵurkomunumo, dum Büelisacher apartenis al la voktejo Boswil. Post la liberigo de Argovio de la ĵurkomunuma servuto fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 la vilaĝo dum la mallonga tempo de la Helveta Revolucio apartenis al Kantono Baden. Büelisacher kontraŭ la volo de la loĝantaro estis sub la helveta reĝimo aligita al la komunumo Waltenschwil. En 1803 Waltenschwil fariĝis parto de la distrikto Muri de Kantono Argovio. Ĝis la du vilaĝoj Büelisacher kaj Waltenschwil vere fariĝis unueco daŭris ankoraŭ duona jarcento. En 1825 la loĝantoj de Waltenschwil faris impostostrikon por substreki sian malkontenon kun la komunuma administrado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti