Walter Lawry Buller (9a oktobro 1838 – 19a julio 1906) estis novzelanda advokato, naturalisto kaj ornitologo.

Walter Buller
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1838 (1838-10-09)
en Nordia Regiono
Morto 19-an de julio 1906 (1906-07-19) (67-jaraĝa)
en Fleet
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Alma mater Wesley College vd
Familio
Patro James Buller vd
Infanoj Arthur Percival Buller vd
Profesio
Okupo ornitologo • advokato • scienca ilustristo • pledadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Buller estis la aŭtoro de A History of the Birds of New Zealand (1872-1873, 2a eld. 1887-1888), kun ilustraĵoj de John Gerrard Keulemans kaj Henrik Grönvold. En 1882 li produktis la Manual of the Birds of New Zealand kiel pli ĉipa, populara alternativo. En 1905, li publikigis duvoluman Supplement to the History of the Birds of New Zealand, kiu ĝisdatigis sian verkon.

Buller naskiĝis en la misio Wesleyan, Newark ĉe Pakanae en Hokianga, kiel filo de kornvala misiisto, Rev. James Buller, kiu konvertis la popolon de Tonga al Metodismo. Li edukiĝis ĉe lernejo Wesley, en Auckland. En 1854, li moviĝis al Wellington kun siaj gepatroj, kie li amikiĝis kun la naturalisto William John Swainson. En 1859 li iĝis Native Commissioner (respondesulo pri indiĝenoj) ĉe la Sudaj Provincoj. En 1871 li veturis al Anglio; post tri jaroj li revenis al Wellington kaj dediĉis sin al juro.

Buller zorgis pri scienca montrado pri Novzelando ĉe la Monda Ekspozicio en Parizo kaj ricevis la Honoran Legion de la Prezidento de Francio en novembro 1889.[1][2]

Buller estis ministro el 1896 al 1899. Poste elmigris al Anglio kaj mortiĝis en Fleet in Hampshire.

Nick Blake verkis teatraĵon pri la vivo de Buller nome Dr Buller's Birds, kiu estis premierita ĉe la 2006 NZ International Arts Festival.[3]

Referencoj redakti

  1. M. Brewer, 'New Zealand and the Legion d'honneur: Officiers, Commandeurs and Dignites', The Volunteers: The Journalof the New Zealand Military Historical Society, 35(3), Marto 2010, p. 136.
  2. 'Death of Sir Walter Buller, A noted Ornithologist', Evening Post, 20 Jul 1906, p.6.
  3. Play shows bird man's treachery. nzherald.co.nz (25a de Februaro 2006). Alirita 22a de Oktobro 2010.

Eksteraj ligiloj redakti