Walter Sylvester Page (naskiĝis la 9-an de februaro 1900 en Gallatin, Misurio, mortis la 20-an de decembro 1957 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazmuzikisto (kontrabasisto, bandegestro) de svingo.

Walter Page
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1900 (1900-02-09)
en Gallatin
Morto 20-an de decembro 1957 (1957-12-20) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pneŭmonitorena malfunkcio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • bandestro
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Walter Page ricevis ĝisfundan muzikan edukadon en Kansasurbo, li unue lernis baritonkornon kaj kontrabason, poste saksofonon, violonon, pianon, kantadon kaj kantvoĉo-formadon, kompozicion kaj aranĝadon.[1] Je la komenco de sia kariero li laboris en la bando de Willie Lewis, kiun li karakterizis kiel delikata muzikisto. En la fruaj 1920-aj jaroj li krome kunlaboris kun Bennie Moten kaj Dave Lewis.[1]

La Blue Devils redakti

En 1927 disrompiĝis la bando de Willie Lewis, kaj post iom laboro kun malgrandaj bandoj Page fondis la Blue Devils, kiu fariĝis la nekontestata teritoria bando ĉirkaŭ Oklahomo. Page kaj Bennie Moten, kiu tiam havis la ĉefan bandegon en Kansasurbo, evitis kone de iliaj reciprokaj fortoj kaj malfortoj konkurson de la du bandoj.

Intrumentistaro de Blue Devils proks. 1927[1]
trumpeto: James Simpson, Jimmy Lugrand (aŭ Legrand), Hot Lips Page
trombono: Eddie Durham (mallonge poste anstataŭata de Dan Minor)
lignoblovistoj: Buster Smith, Reuben Roddy, Ted Manning
piano: Turk Thomas (ekde julio de 1928 Count Basie)
gitaro: Reuben Lynch
baso (baskorno, kontrabaso, baritonsaksofono): Walter Page
frapinstrumentaro Alvin Burroughs

Tiel li famiĝis ĉefe kiel bandestro kaj fondinto de Walter Page's Blue Devils, svingbando de la malfruaj 1920-aj kaj fruaj 30-aj jaroj, kiu komence eniĝis en la ensemblon de Bennie Moten kaj finfine en la bandego de Count Basie. La ĵazhistorion Page eniris precipe kiel tiu kontrabasisto, de kies pionirlaboro devenas la hodiaŭ klasika akompanstilo de la paŝanta baso. En la fruaj jaroj de sia kariero li tamen estis, kiel kutime en la tiamaj ĵazbandoj de la Mez-Okcidento, multinstrumentisto. Ĝis en la unua duono de la 1930-aj jaroj Page sonregistris, kiel multaj el siaj kolegoj, la basvoĉojn de multaj aranĝaĵoj per tubjo, foje ankaŭ per la malaltaj saksofonoj (baritona kaj basa). Per ĉiuj ĉi instrumentoj li elpaŝis sporade ankaŭ kiel soloisto.

La bando parte estis tiel sukcesa, ke ĝi de la unua pli granda enspezo povis aĉeti por si grandan vojaĝveturilon por la vastaj vojaĝoj. Ĝi provizis kiel dekkapa bando la regionon ĉirkaŭ El Reno, Shawnee, Chickashay kaj la malgrandaj urboj ene de radiuso de kvindek mejloj. Ĝian teritorion (pro tio la nomo territory bands) ĝi defendis kontraŭ aliaj bandoj dum bandokonkursoj kaj tiamaniere foje venkis la bandojn de Jesse Stone kaj George E. Lee.

En 1928 Bill „Count“ Basie apartenis al la bando por kelkaj monatoj, kaj ankaŭ bluskantisto Jimmy Rushing envenis. En 1929 Iom post iom komence Basie kaj Eddie Durham kaj poste Jimmy Rushing forlasis la bandon kaj iris al Bennie Moten, kiu povis pagi al ili pli altajn salajrojn.


Instrumentistaro Blue Devils oktobron 1929[1]
Direktisto Walter Page
trumpetoj; Hot Lips Page, James Simpson
trombono Druie "Chap" Bess
sksofonoj: Henry "Buster" Smith, Reuben Roddy
piano Charles Washington
gitaro: Reuben Lynch
kontrabaso: Walter Page
frapinstrumentaro: Alvin Burroughs
kantado: Jimmy Rushing

En 1929 la bando faris siajn ununurajn du sonregistraĵojn kun Page: Squabblin kaj Blue Devils Blues. Squabblin, komponita de Basie, konfirmas la imponajn soloojn kaj ensemblopasaĵojn, kaj Jimmy Rushing kantas per pli milda voĉo ol oni konas tion poste ĉe Basie. La Blue Devil Blues estastenata en tre senstreĉa duonnota pulso kaj estas duonrapide kiel la kompareblaj stomp-oj el la tempo ĉe Moten. La tuta estas konstruita el blovistaj ripetfrazoj, escepte ensemblopasaĵon je la fino. La peco estas samtempe la unua sonregistraĵo de Jimmy Rushing. Ĝi komencas kiel c-minora bluso kaj finiĝas kiel E♭-maĵora bluso[2].

Proksimume 1930 Oran „Hot Lips“ Page, stelula soloisto kaj duonfrato de Walter, forlasis la bandon; lin anstataŭis Harry Smith. Lester Young ankaŭ mallongtempe apartenis al la bando (kaj estis pli malfrue ankaŭ en la posta bando, la 13 Original Blue Devils).[3]

Page devis forlasi la bandon en 1931. Ĵus tiutempe Page planis moviĝi direkte al la grava centro Novjorko, kaj la bando ĝuste havis bonajn dungitecojn. Li promesis al pianisto dungitecon, povis tamen ne plenumi tion, ĉar unu muzikisto el sia bando ne akordis kun la pianisto kaj ilia kunlaborado en la bando nur kaŭzus disharmonion. Pro tio la muzikisto-sindikato kondamnis lin al monpuno de 250 dolaroj. Pro ĉi tiu puno kaj pro siaj propraj familiaj devoj li ne plu povis garantii la salajrojn de la bandanoj kaj translasis la bandon al James Simpson, por ke tiu ĉi realigu kun ĝi la jam enskribitajn koncertodatojn. Post tio Page denove muzikis kun malgrandaj grupoj, finfine aliĝis al Bennie Moten kaj ludis en 1934 kun la bandego Jeter-Pillars.

La Blue Devils sen Walter Page redakti

Post kiam Page foriris, saksofonisto Buster Smith kaj kantisto Ernest Williams decidis daŭrigi la bandon. Kiel direktisto ili enigis en la bandon Leroy „Snake“ White kaj nomiĝis The 13 Original Blue Devils. Denove kunludis Lester Young. Ili ludis en la dancejo Ritz Ballroom en Oklahomo-urbo. Buster Smith rimarkis memkonscie: „Ni havis fortan bandon. Ni estis ege fortaj kaj ili (Bennie Moten kaj sia bando) ne atingus nin. Preskaŭ ĉiu vagadis ĉi tie provante ekhavi muzikbatalon kun ni. Ni estis imponataj de neniu el ĉi tiuj bandoj, ĝis kiam ni trafis sur Andy Kirk. Li havis bonan latunblovan sekcion; estis malfacile kaj turmentis nin.“

La bando estis tiel nomata kooperativa bando, tio estas, ĝi voĉdonis pri bandaferoj kaj dividis la enspezojn laŭ interkosento pli malpli egale, nur la bandestro ricevis iom pli. Ĝi maltrafis la ŝancon atingi transregionan famon, kiam ĝi post voĉdono per mallarĝa plimulto rifuzis dungitecon kun Fats Waller en Cincinnati por spektaklo de unu kaj duona horoj, ĉar la salajroj estas tro malaltaj. Anstataŭe la bando vojaĝis en la regiono de Kentukio kaj Okcidenta Virginio, kie ĝi ankoraŭ ne esti konata, kio finiĝis fiaske. Kiam ĝi en 1933 deprimite ludis en klubejo, evidentiĝis, ke la enskribagento ludigas ĝin nur por la enirpagoj, kiuj per proks. 30 dolaroj ĉiuvespere estis tro malmultaj. La polico post tio garantiaĵigis do la instrumentojn, kiujn ĝi enmanigis al la bandanoj nur por la noktaj laboroj, ĉar la bando ne povis repagi la ŝuldojn al taksi-entrepreno. Ĝi estis puŝataj el sia hotelo, kaj kelkaj bandanoj revenis ŝtelveture per varvagonaro al Kansasurbo, la aliaj petveture. Tio estis la fino de la bando Blue Devils. Jap Jones (tb), Ted Ross, Buster Smith (as) kaj Lester Young aliĝis al Bennie Moten.

Se la bando kun sia „pli verva“ sono (Basie) kaj kontentigante la grandan influon, kiun ĝi havis sur multaj muzikistoj, sukcesus en Novjorko, la tutlanda evoluo de la bandega svingo eble estus pli frue enkondukata.[1]

Ĉe Basie kaj ritmolaboro redakti

La muzika intereso de Walter Page, kaj kiel estro kaj kiel gastmuzikisto, sin dediĉis precipe al la evoluigo kaj rafinado de stilo por la kvar ĉefinstrumentoj de la ritmosekcio (piano, gitaro, baso kaj frapinstrumentaro), kiel ĝi estis realigata ekde proks. 1936 en la tiel nomata All American Rhythm Section (tut-usona ritmosekcio) de la tiama orkestro de Count Basie. La tri aliaj apartenaj muzikistoj (Basie kiel pianisto, gitaristo Freddie Green kaj Jo Jones ĉe frapinstrumentaro) ĉiuj akcentis la decidan gravecon de la ritmaj ideoj de Page por la ekesto de ĉi tiu ensemblosono. Jo Jones, kiu nomis Blue Devils sub Page la plej grandioza bando, kiun mi iam ajn aŭdis en mia vivo kaj Page-on mem muzika patro de Basie, Rushing kaj Buster Smith[4], sin mem nomis lernanto de Page, kiu instruis lin pretere dum du jaroj pri la rafinaĵoj de la frapinstrumentar-ludado (kiel frazigi, kiel ekigi ion, kion la knaboj nun nomas ´faligi bombojn´... kaj ankaŭ kelkajn moralajn respondecojn). La tiaspeca svingo distingiĝis por la tiamaj aŭskultantoj tiel klare de la muziko de la ceteraj ĵazoĉefurboj (Novjorko, Ĉikago), tiel ke oni kombinis la stilon kun la urbonomo kiel kansasurba ĵazo − ĉiuj kvar muzikistoj estis laborintaj en tiel nomataj teritoriaj bandoj, kiuj ekde ĉi tiu urbo vojaĝis tra la meza kaj suda okcidento de Usono.

Page mem protestis dumvive kontraŭ tio, esti nomata „inventinto“ de la promenbaso-tekniko, kiun li mem atribuis al la basisto de Duke Ellington, Wellman Braud[5]. Ekzistas tamen neniu dubo pri tio, ke en la ĵazmondo − egalgrade inter muzikistoj kaj aŭskultantoj − la realigo de ĉi tiu ludmaniero estas nesepareble ligita kun la nomo de Page. Konforme al tio la basisto ludis, krom labori en la orkestro de Basie, ne nur kun multaj gravaj nigrulaj muzikistoj de la svingerao, lia elstara personeco havigis al li ankaŭ dungitecojn ĉe blankulaj bandoj, ekz. ĉe Benny Goodman kaj Eddie Condon, kio pro la rasapartigo en la tiama usona socio estis tute ne senproblema. Male al sia pli juna duonfrato, trumpetisto Hot Lips Page, Walter ĉiam fidelis al la svingostilo kaj ne surmontris fortan intereson pri la moderna ĵazo leviĝanta post 1940.

Mary Lou Williams: "Mi travivis la bandon de Basie, kiam nur Page kaj la blovistoj estis sur la scenejo. Page svingigis la ulojn pri sia baslinio, kvazaŭ estus la plej facila afero de la mondo" [6]

Page estis de ĝia komenco meze de la tridekaj jaroj ĝis 1942 membro de la bando de Basie. Tiam li post kverelo kun Basie forlasis ĝin, ludis tamen denove de 1946 ĝis 1949 kun Basie, ĝis kiam tiu ĉi pretertempe malfondis sian bandon komence de la 1950-aj jaroj. Je la kulmino de la svingerao en la 1930-aj jaroj li sonregistris ankaŭ kun aliaj svingo-steluloj kiel Benny Goodman, Harry James kaj Teddy Wilson kaj akompanis kantistinon Billie Holiday. Post sia tempo kun Basie li ludis en 1952 ĉe Eddie Condon en Novjorko, en 1956 ĉe Big Joe Turner kaj en 1957 kun Ruby Braff.[7]. Li estas aŭdebla je sonregistraĵoj de Jay McShann, Buck Clayton, Sidney Bechet, Paul Quinichette, Big Joe Turner, Roy Eldridge, Jo Jones, Jimmy Rushing kaj Nat Pierce el la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj[8]. Li mortis en 1957 pro pulminflamo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Albert McCarthy, Big Band Jazz, Berkley Publishing, 1977
  2. Ĉar la 5-a ŝtupo staras en minoro, la tonaleco estas E♭-maĵoro, sur kiu la peco ankaŭ finiĝas. (Akordskemo: c-minoro (E♭)|4x, A♭-maĵoro (anstataŭ f-minoro)|2x, c-minoro (E♭)|2x, d-duon-diminuita, g minoro (duontakte ankaŭ sur B♭, f en la baso)|2x, E♭-maĵoro (c-minoro)|2x) Bazo de la improvizado estas la kvintonaj gamoj de E♭-maĵoro, A♭-maĵoro, B♭-naĵoro, kiuj konformas al la kvintonaj gamoj c-minora, f-minora kaj g-minora. En la minoraj kvintonaj gamoj respektive la maĵortritoj estas ludeblaj, je malpezaj taktotempoj, ili konformas laŭ la akordsinsekvo c-7, c♯° (jen staras la maĵortrito e), f-7 kaj tiel plu.
  3. Por 1930 kaj 1931 ne konserviĝis precizaj indikoj pri la instrumentistaro.
  4. Hentoff, Shapiro Here me talkin to ya, Penguin 1955, S.282
  5. Walter Page: About my life in music., en The Jazz Review I (Nov. 1958), 12
  6. Rainer Nolden, Count Basie, sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, oreos , en la anglalingva originalo (Hentoff/Shapiro loc.cit., p.283: I have caught Basie´s orchestra at times when there was no one on the stage except Page and the horns and, believe me, „Big One“ swung the band on his bass without much effort. („Big One“ estis la ŝercnomo Page)
  7. Carr, Fairweather, Priestley, Roughguide Jazz
  8. Martin Kunzler, Jazzlexikon

Literaturo redakti

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Directmedia, Berlin 2005, ISBN 3-89853-018-3
  • Gunther Schuller: Early Jazz. Its Roots and Musical Development. Oxford University Press, New York 1968, ISBN 0-19-504043-0
  • Gunther Schuller: The Swing Era. The Development of Jazz 1930–1945. Oxford University Press, New York 1989, ISBN 0-19-507140-9
  • Albert McCarthy: Big Band Jazz, Berkley Publishing 1977

Eksteraj ligiloj redakti