Walther Gottfried SEIDNER, naskiĝinta la 15-an de marto 1938 en Sibio, mortinta la 26-an de aŭgusto 2018[1]) estis pastoro kaj germanlingva verkisto el Transilvanio.

Walther Seidner
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1938 (1938-03-15)
Morto 26-an de aŭgusto 2018 (2018-08-26) (80-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanahungararumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La evangelia paroĥejo en Stolzenburg/Slimnic/Szelindek.

Vivo redakti

La filo de lignaĵisto studis evangelian teologion ĉe la altlernejoj de Kluĵo kaj Sibio. Lia unua deĵorloko estis ek de la 1962-a jaro Sângeorzu Nou, poste li fariĝis paroĥestro en Rusciori por la daŭro de 14 jaroj. Finfine ekde 1982 ĝis la emeritiĝo (2008) li estis laboranta en Slimnic.

En Rumanio oni konis tiun humanisme pensantan pastoron kaj esperantiston ĉefe pro liaj humurplenaj rakontoj, ofte abundantaj per filozofio kaj vortludoj. Krome pro multaj teatraĵoj, skribitaj kelkfoje ankaŭ en la dialekto de la transilvaniaj saksoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Sherlock Honnes; Det Ärfstäck (teatraĵoj verkitaj en la loka dialekto)
  • Eheliche Feuerwehr und andere Brandreden, Eldonejo Inteltipo, Sibio 1998
  • Auf Wolke Sieben7Bürgen ... ; Paradies in der Hölle ; ... gute Nachtgeschichten, Eldonejo Honterus, Sibio 2007

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti