Wanda Zamenhof

pola esperantisto

Wanda ZAMENHOF, naskiĝinta Wanda FRENKEL, (naskiĝis la 19-an de julio 1893 en Varsovio, mortis samloke la 30-an de julio 1954 pro akcidento) estis varsovia okulkuracistino kaj esperantistino.

Wanda Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1893 (1893-07-19)
en Varsovio
Morto 30-an de julio 1954 (1954-07-30) (61-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Maksymilian Frenkiel
Edz(in)o Adamo Zamenhof
Infano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Okupo
Okupo esperantisto • okulkuracisto
vdr
Sur la foto de maldekstro: Wanda Zamenhof, Adam Zamenhof (edzo de Wanda) kaj la unua de dekstro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (ilia filo), ĉ. 1935

Wanda Frenkel ekstudis medicinon en Laŭzano, daŭrigis en Moskvo kaj finis en Varsovio en 1922. La 17-an de majo 1923 ŝi edziniĝis al Adamo Zamenhof, filo de L. L. Zamenhof. La 23-an de januaro 1925 naskiĝis ilia filo, Ludoviko.

En la jaroj 1922-1939 Wanda Zamenhof laboris kiel okulkuracisto en la urba malsanulejo de Varsovio, en fako gvidata de ŝia edzo. Krome ŝi laboris en socia malsanula kaso kaj ambulatorio ĉe la strato Zamenhofa, iam fondita de LLZ.

Dum la Dua Mondmilito redakti

Post la eksplodo de la Dua Mondmilito, kvar tagojn post la ekokupo de Varsovio far nazioj, Wanda Zamenhof estis arestita kune kun Adamo, Zofia, Lidja kaj la borfrato Henryk Minc. En januaro 1940 Adamo kaj Minc estis mortpafitaj en Palmiry. Wanda kaj la fratinoj de Adamo ses monatojn pasigis en Pawiak. Kelkajn monatojn poste ŝi estis devigita ekloĝi en la varsovia geto. En 1942, dum la Granda Kampanjo, Wanda kaj ŝia filo eskapis el la geto kaj ĝis la fino de la milito kaŝis sin sub la falsa familia nomo Zaleski en la varsovia kvartalo Praga.

Post la milito redakti

Post la liberigo de Pollando, en marto 1945 Wanda Zamenhof komencis denove labori kiel socia kuracisto. Ŝi fervore okupiĝis pri rekreo de la kuracservo en Mokotów, en kiu ŝi ekloĝis. En tiea ambulatorio ŝi laboris preskaŭ 10 jarojn. Ŝi famiĝis kiel sindona helpanto.

Unu tagon antaŭ la morto Wanda Zamenhof sendis salutan telegramon al la 39-a UK en Haarlem:

“Plej koraj salutoj al la samideanaro kaj sukcesdeziroj al la Kongreso. Ĝi estu grava paŝo antaŭen al la venko de la pacideo. Wanda kaj Ludoviko Zamenhof.”[1].

La 30-an de julio 1954, rapidante al paciento, ŝi mortis en akcidento, frapita de ŝarĝaŭto. Pri tio Isaj Dratwer informis al UEA en sekva telegramo. La 3-an de aŭgusto 1954 okazis funebra ceremonio sur la milita tombejo en Varsovio, en kiu nome de Pola Esperanto-Asocio ĝia sekretario metis florojn kaj adiaŭis Wanda Zamenhof[2].

Fontoj redakti

  • Bulteno de Esperantista klubo en Brno, 5/1954, p. 1, informas pri la mortodato 30.7. samjare

Referencoj redakti

  1. Nekrologa noto pri Wanda Zamenhof, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 47, n. 587 (1954), p. 265.
  2. Nekrologo de Wanda Zamenhof, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 47, n. 588 (1954), p. 184.