WANG Yue (ĉine 王玥, naskiĝis la  31-an de marto 1987(nun 1987-03-31)) estas ĉina ŝaka grandmajstro. En 2004 li fariĝis la 18a grandmajstro de Ĉinio kiam li estis 17 jaraĝa. Li estas la unua ludanto de Ĉinio, kiu aperis en la "Pintaj 10" el la FIDE rangolisto kaj estis la historie plej alte taksita ĉina ludanto kun 2756 Elo-nombro ĝis aŭgusto 2015, kiam tiu rekordo estis rompita de Ding Liren.

Wang Yue
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1987 (1987-03-31) (37-jaraĝa)
en Tajuano
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

En oktobro 2007 Wang fariĝis la unua ĉina ludanto kaj tria azia ludanto, kiu trapasis la 2700 Elo markon. En oktobro 2008 li fariĝis la Monda #11, la plej alta pozicio atingita de ĉina ludanto iam ajn, superante la antaŭan 17an pozicion de Ye Jiangchuan dum 2000. En januaro 2010 li fariĝis la unua ĉina ŝakisto en la "Pintaj 10" kun monda pozicio #9 sia plej alta monda pozicio ĝis nun estas #8 en la rangolisto de majo 2010 per Elo de 2752.

Wang Yue ludis en la unua tabulo de la ĉina teamo, kiu gajnis la oran medalon ĉe la 41-a Ŝakolimpiko, Tromsø, Norvegio 2014.

Frua vivo redakti

Wang Yue naskiĝis en Tajuano, Provinco Ŝanŝio, Ĉinio, kie li lernis ludi ŝakon kiam li estis kvarjara. Li dum somero ĉiun tagon post manĝi vidis homojn ludi ĉinan ŝakon en la stratoj. Kiam li estis 5 jara kun la subteno de liaj gepatroj li komencis ricevi ŝaktrejnadon en la lernejo kaj faris rapidan progreson. Kiam li estis 9 jara li eniris la Nacian Junularan Teamon kaj venkis en la Li Chengzhi National Children's Cup. Je 12 li eniris la nacian teamon kaj je 15 li eniris Tianjin City Club.

Ekde 2004 li estis membro da la Ŝakolimpika teamo de Ĉinio, kiu ankaŭ inkludas Ni Hua, Bu Xiangzhi, Wang Hao kaj Li Chao.

En 2005 li estis la plej juna Ĉampiono, kiu gajnis la Ĉinan Ŝakan Ĉampionumon. Ankaŭ en 2005 li gajnis kaj la Nacian Junularan Ĉampionumon kaj la Nacian Kolegian Ĉampionumon.

Wang partoprenis plurajn naciateamajn matĉojn, kontraŭ Usono (2002), Rusio (2004, 2006, 2007, 2008, 2009), Francio (2006) kaj Unuiĝinta Reĝlando (2007).

En februaro 2007 li gajnis la Cappelle-la-Grande Malferman Turniron super 93 Grandmajstroj kaj 80 Internaciaj majstroj (608 ludantoj), kiam li transiris la 2700 Elo (la unua en Ĉinio).

De marto ĝis decembro 2008 Wang Yue ludis 85 sinsekvajn ludojn sen perdo, unu el la plej longaj periodoj en ŝaka historio. Lia nevenkebleco komenciĝis en la dua raŭndo de la Rejkjavika Malferma Turniro kaj finis dum raŭndo 1 de la tria FIDE Grandpremio 2008-2009.

1999-2006 Junioraj jaroj redakti

En 1999 Wang gajnis la sub-12 kategorion da la Monda Junulara Ŝaka Ĉampionumo en Oropesa del Mar, Hispanio.

En 2000 li atingis la duan pozicion en la kategorio Sub-14 ĉe la Monda Junulara Ŝaka Ĉampionumo, kiu ankaŭ okazis en Oropesa del Mar. Tiu jaro en Arteko, Ukrainio kaj denove en 2002 en Kuala-Lumpuro, Malajzio, li konkuris kun la ĉina nacia teamo ĉe la kategorio Sub-16 Junulara Ŝakolimpiko. En 2000 la teamo atingis la 9an pozicion kun poentaro de Wang 6/9 (+4-1=4) kaj efikeco de 2430. La teamo (2002) gajnis oran medalon kaj li ankaŭ gajnis individuan oran medalon sur la unua tabulo pro sia impresa rezulto de 8.5/10 (+7-0=3) kaj efikeco de 2657. Li estis apogita de samteamano Zhao Jun, kiu havis 80% el la poentoj sur la dua tabulo.[1]

En aprilo 2004 Wang atingis 9/11 ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo en Ĝinano kaj en decembro 2005 li fariĝis la Nacia Ĉampiono de Ĉinio per poentaro de 12.5/18 en Pekino. En aŭgusto de tiu jaro ĉe la 2a Ĉinio-Rusio Matĉo en Moskvo, Wang atingis 3/6 (+1-1=4) kaj efikeco de 2670. Ĉinio venkis en la matĉo 37.5-34.5. De la 14an-31an de oktobro kiam Wang fariĝis FIDE-majstro, li konkuris en sia debuta ŝakolimpiko en la Calvià 2004 kaj atingis poentaron de 8/12 (+5-1=6) ĉe la unua rezerva tabulo kaj efikecon de 2621. La teamo finis en la 24-a loko kaj Wang finis ĉe la 16a en la individuaj rezultoj. Ĉe tiu okazaĵo li atingis sian lastan GM normon kaj tiam fariĝis la plej juna grandmajstro de Ĉinio.

En februaro 2005 Wang atingis 5.5/9 ĉe la Aeroflot Malferma Turniro. En aprilo li atingis 6/9 ĉe la Dubaja Malferma Turniro. Ĝi estis gajnita de 16-jaraĝa Wang Hao. En julio li kundividis la trian pozicion per 6.5/11 (+3-1=7) ĉe la 2a Sanjin Internacia Hotelo GM Pokalo en sia hejmurbo Tajuano, Pentala Harikrishna venkis per 8.5/11. En oktobro li ankaŭ estis la tria per 6.5/9 ĉe la 5a Azia Individua Ĉampionumo en Hyderabad, Barato. En novembro li estis kvina per 8.5/13 ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en Istanbulo kaj atingis la duan raŭndon de la FIDE Mondpokalo en kiu perdis kontraŭ Ilja Smirin.

2006 alveno al 2600 Elo redakti

En februaro Wang atingis 4.5/9 ĉe la Aeroflot Malferma Turniro. En junio ĉe la 37-a Ŝakolimpiko en Torino, la nacia teamo atingis la arĝentan teaman medalon. Wang sur tabulo kvar foriris nevenkita 10/12 (+8-0=4) kaj ricevis individuan oran medalon pro tiu rezulto, sia efikeco estis de 2837 (la dua plej alta el ĉiuj ludantoj post Vladimir Kramnik).

La 10an-22an de julio ĉe la Taiyuan Scheveningen Event, la ĉina teamo gajnis 36.5-35.5 Wang finis kun poentaro de 6.5/12. De la 28-an de julio ĝis la 7-an de aŭgusto ĉe la 4a Marx György Memorturniro (Kategorio 15 averaĝa Elo 2622) en Paks, Hungario, Wang atingis 5/10 (+1-1=8) per kiuj li kundividis la trian pozicion kun Zoltán Almási. En aŭgusto ĉe la 3a Rusio-Ĉinio Matĉo en Erguna, Wang atingis 5½/10 (+3-2=5) kaj efikeco de 2711. Ĉinio venkis en la matĉo 51½-48½.

En septembro ĉe la 3a Trophée MULTICOMS Ĉinio-Francio Matĉo, li atingis 4/6 kaj efikeco de 2712, la plej alta en la turniro. La 7an de septembro ĉe la 7a Laŭzano Young Masters li atingis la duan lokon post perdo kontraŭ Maxime Vachier-Lagrave en la finaj decidludoj. En oktobro li estis sesa per 8.5/13 ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en Erevano, Armenio.

Ĉe la Aziaj Ludoj en Doho dum decembro la nacia teamo gajnis arĝentan medalon kun Wang sur tabulo du kaj poentaro de 6/9 (+4-1=4) kaj efikeco de 2647.

2007 alveno al 2700 Elo redakti

En februaro Wang kundividis la duan pozicion per 6.5/9 ĉe la Aeroflot Malferma Turniro en Moskvo. En marto li gajnis kaj la Calvi Malferman Turniron (6/7) en Francio kaj la Cappelle la Grande Turniron, kiuj gastigis 87 GM, 81 IM kaj 465 FIDE taksitajn ludantojn per 7/9 poentoj kaj efikeco de 2784.

En aprilo li gajnis la Filipinoj Internacian Malferman Ŝakan Ĉampionumon en Subic Bay Freeport Zone per 7/9 poentoj. En julio 2007 li estis dua per 5/8 ĉe la 4-a Sanjin Hotel Cup en Tajuano. En julio ĉe la 4-a Taiyuan Scheveningen Event, la ĉina teamo perdis 17-15 kontraŭ la eksterlandaj teamoj; Vadim Zvjaginsev finis kun 5½/8 por pinti la poentaron en la turniro, Wang Yue faris 5/8 por pinti la poentaron de la ĉina teamo. En aŭgusto ĉe la 4a Ĉinio-Rusio Matĉo en Niĵnij Novgorod, Wang atingis 5½/10 (+2-1=7) kaj efikecon de 2714. Ĉinio venkis en la matĉo 52½-47½. En septembro ĉe la Unuiĝinta Reĝlando-Ĉinio Matĉo en Liverpool, Wang atingis 4/6 (+2-0=4) kaj efikecon de 2722. Ĉinio venkis en la matĉo 28-20.

Ĉe la FIDE Monda Pokalo en Ĥanti-Mansijsk dum novembro, Wang venkis Aleksei Pridorozhni (1½-½), Sergei Tiviakov (2½-1½) kaj sian samlandanon Bu Xiangzhi (1½-½), nur por esti eliminita de Ivan Cheparinov (½-1½) en la kvara raŭndo. En decembro Wang estis dua ĉe la 16a Ciudad de Pamplona Turniro (Magistral A) kaj Kategorio 17 en Hispanio per 4/7. Ĝi estis gajnita de Francisco Vallejo Pons.

2008 pintaj 20 ŝakistoj redakti

En januaro ĉe la 15a Aziano Teama Ĉampionumo en Visakhapatnam, Barato, la nacia teamo gajnis oran medalon kaj Wang gajnas sur tabulo unu 4½/7 poentojn (+3-1=3). En februaro li atingis 7/10 (+4-0=6) por la 20a pozicio ĉe la Gibraltar Ŝaka Festivala Malferma Turniro. En marto Wang finis unua ĉe la Rejkjavika Malferma Turniro, kune kun sia samlandano Wang Hao (kiu venkis dum decidrondo) kaj Hannes Stefansson.

En lia superturnira debuto dum aprilo-majo 2008 ĉe la unua FIDE Grandpremio en Bakuo, li kundividis la unuan lokon kun Vugar Gashimov kaj Magnus Carlsen per 8/13 (+3-0=10) kaj efikeco de 2806. Wang nomis ĝin "koŝmarkomenco" kie lia laŭplana flugforiro de Pekino la 18-an estis prokrastita pro malbona vetero kaj ne alvenis en Azerbajĝanon ĝis la frua mateno de la 21-a, tiel sopirante la malferman feston same kiel devante alfronti la pinttaksitann Magnus Carlsen per nigraj pecoj en la sama tago.

En julio-aŭgusto 2008 ĉe la dua FIDE Grandpremio en Soĉi, li kundividis la trian pozicion kun Gata Kamskij per 7½/13 (+2-0=11 kaj efikeco de 2765) malantaŭ la gajninto Levon Aronian kaj Teimour Radjabov. En aŭgusto 2008 en Amsterdamo, Wang gajnis la NH Ŝakturniron (Wang, Cheparinov, Caruana, L'Ami, Stellwagen) kontraŭ (Agdestein, Bareev, Ljubojević, Korchnoi, Jussupow) per 8½/10 poentoj (+7-0=3 kaj efikeco de 2892) restante nevenkita.

En septembro 2008 li konkuris ĉe la 5a Rusio-Ĉinio Matĉo en Ningbo, kie li atingis 3/5 (+1-0=4) kaj efikeco de 2767 por la vira teamo (kun Li Chao, Wang Hao, Ni Hua, Bu Xiangzhi). Ĉinio venkis en la matĉo 26-24. Li ludis ĉe la unua World Mind Sports Games en Pekino, Ĉinio dum oktobro 2008. Ankaŭ tiun monaton en Halkidiki, Grekio li ludis por Economist SGSEU-1 Saratov ĉe la 24a Eŭropo Kluba Pokalo kaj atingis 3/5 (+1-0=4).

En novembro 2008, li ludis ĉe la unua tabulo por la ĉina teamo ĉe la 38-a Ŝakolimpiko en Dresdeno, Germanio li atingis 6½/10 (+3-0=7) kaj efikecon de 2773. La teamo atingis la 7an pozicion. En decembro 2008 ĉe la 3a FIDE Grand Prix en Elista, Rusio, Wang kundividis la kvaran pozicion per 6½/12 (+2-2=9).

2009 redakti

En aprilo 2009 Wang daŭre konkuras en la FIDE Grandpremio 2008-2009, kio estas parto de la nuna Monda Ŝaka Ĉampionuma ciklo. Wang kvalifikis per unu el la kvar kandidatoj elektitaj de la FIDE prezidanto, kune kun Peter Svidler, Ivan Cheparinov kaj Etienne Bacrot.

De la 16-an de januaro ĝis la 1an de februaro Wang en lia debuto ĉe la turniro, li fariĝis la dua ĉina ludanto konkuranta ĉe la Corus Grupo A Turniro post Zhang Zhong en 2004, en Wijk aan Zee, Nederlando. Li kundividis la 8an pozicion per 6/13 (+2-3=8) kaj efikeco de 2685 ĉe turniro kun Kategorio 19 (mezuma Elo 2716). Ĉiuj liaj decidaj ludoj estis per la blankaj pecoj, Li perdis kontraŭ Ivanchuk, Adams kaj Radjabov kaj havis venkojn kontraŭ Morozevich kaj Carlsen. En la raŭndo 2 li frue eraris per 9.Ĉa7?? en kio estis nekohera ludo kontraŭ Ivanchuk en frua devio de la Ofera malfermo de reĝino.

Ĉe la 26a Linares ŝakturniro (de la 18-an de februaro ĝis la 8-an de marto) Wang faris sian debuton ĉe la ok-ludanta okazaĵo kaj iĝis la unua ĉina ludanto, kiu partoprenas en la turniro. Wang finis kun (+1-2=11) por 6½ poentoj kune kun Radjabov kaj Levon Aronian. Li perdis kontraŭ Alexander Grischuk kaj Viswanathan Anand kaj venkis super Carlsen.

En 2009 Wang ankaŭ partoprenis ĉe la 18a Amber Blindfold & Rapid tournament en Nico (14-26 marto) en sia debuto kiel la dua ĉina ludanto (post Xie Jun en 1996), 5a M-Tel Masters en Sofio (12-23 majo) kun Veselin Topalov, Magnus Carlsen, Vassily Ivanchuk, Wang Hao, Leinier Domínguez kaj Alexei Shirov debutokazaĵo kaj dua ĉina ludanto post Bu Xiangzhi en 2008, 22a León Rapid en Leono 4-7 junio, 20m+10s, la Rusio-Ĉino Matĉo kaj la Maotai Prince Cup China National Chess King & Queen Championships.

2010 pintaj 10 ŝakistoj redakti

En januaro 2010 li iĝis la unua ĉina ŝakisto sur la pintaj 10 ludistoj de la FIDE rangolisto. De la 9-an ĝis la 25-an de majo 2010, li partoprenis la fina FIDE Grand Prix en Astrakhan sed ne kvalifikis por la Kandidata Turniro de la Monda Ŝaka Ĉampionumo 2012.

Wang gajnis la 11an Mondan Universitatan Ĉampionumon, kiu okazis en Zuriko, Svislando dum septembro 2010.

2015-nun redakti

En julio 2015 Wang venkis en la 6a Hajnana Danzhou Turniro per poentaro de 7/9 kaj efikeco de 2887.

En oktobro li ludis por la rusa teamo "Siberio", kiu gajnis la European Chess Club Cup en Skopjo, Respubliko Makedonio. La sekvan monaton Wang Yue prenis klaran unuan lokon en la 5a Ĉina Rapida Ŝaka Ĉampionumo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti