Wangenried

komunumo de Svislando

Wangenried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 397 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Wangenried
Blazono de Wangenried
Blazono de Wangenried
Blazono de Wangenried
Wangen kaj ĉirkaŭaĵo vidita de balono la 16-an de aprilo 2011 Wangenried videblas supre maldekstre en la bildo
Wangen kaj ĉirkaŭaĵo vidita de balono la 16-an de aprilo 2011
Wangenried videblas supre maldekstre en la bildo
Wangen kaj ĉirkaŭaĵo vidita de balono la 16-an de aprilo 2011
Wangenried videblas supre maldekstre en la bildo
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 13′ 10″ N 7° 39′ 14″ O / 47.21944 °N, 7.65389 °O / 47.21944; 7.65389 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 10″ N 7° 39′ 14″ O / 47.21944 °N, 7.65389 °O / 47.21944; 7.65389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 397
Areo 2,91 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 3374
Komunumkodo 0993
Mapo de Wangenried
Mapo de Wangenried
Mapo de Wangenried
vdr

Geografio redakti

Wangenried situas en la Svisa Mezlando 2 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Wangen kaj proksimume 9 kilometrojn oriente de Soloturno. La komunuma teritorio je tri flankoj estas ĉirkaŭita de arbaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wangenried kaj la setlejoj Baumgarte, Chalberweid, Riederhöchi kaj Landstrass, kaj kelkaj izoliztaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,91 km², de kiuj 23,4% estas kovritaj de arbaro, 67,4% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wangenried limas en nordo al Wangen ĉe Aro, en oriento al Walliswil ĉe Wangen, en sudoriento al Heimenhausen, en sudo al Inkwil, en sudokcidento al Subingen, kaj en okcidento al Deitingen.

Trafiko redakti

Wangenried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 22 de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee pasas en oriento tra la komunuma teritorio. La setlejoj Landstrass kaj Riederhöchi situas ĉe la ĉefvojo. La vilaĝo kaj la ceteraj setlejoj atingebla per flanka vojo, kiu deflankiĝas de la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn norde apud Wangen ĉe Aro. Per buslinio de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee la komunumon estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wangenried datiĝas el la jaro 1407 kiel Ried. Ek de mezepoko Wangenried estis parto de la paroĥaro Wangen sub la suvereneco de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1406 la urbo Berno akiris la regado pri Wangenried kaj atribuis ĝis al la kamparvoktejo Wangen, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis transformita al la distrikto Wangen. En la jaro 2010 Wangenried estis atribuita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti